From Wikipedia, the free encyclopedia
Norman estas grandurbo en Usono, en subŝtato Oklahomo, en distrikto Cleveland. La urbego apartenas al aglomeraĵo de Oklahomaurbo (Oklahomo).[1] La urbestro laŭ 2021 estas Breea Clark.[2]
Norman | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego kantona sidejo vd | |||||
Flago | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 73019, 73026, 73069, 73071, 73072 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 128 026 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 261 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 35° 13′ N, 97° 27′ U (mapo)35.220833333333-97.443611111111 [+] | ||||
Alto | 357 m [+] | ||||
Areo | 490,588311 km² (4 905 8.8 311 ha) [+] | ||||
Horzono | centra horzono de Nordameriko [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Norman, Oklahoma [+] | |||||
Norman situas sur montetaro en la meza landparto de Usono, same en la meza parto de Oklahomo. Oklahomaurbo troviĝas 30 km.
Tiu regiono vendiĝis kiel parto de Luiziano en 1803. En la 1870-aj jaroj la loko estis nomita pri 23-jaraĝa Abner Norman, kiu havis tie tendaron. En 1887 la trajno jam haltis tie. La urbeto mem fondiĝis en 1889. La universitato frue komencis funkcii en la urbo. Dum la 2-a mondmilito grava armea bazo fondiĝis. En 1959 Norman iĝis dormourbo de Oklahomaurbo.
La universitato mem estas la plej granda labordonanto de Norman kaj ĝi estas centro por scienca kaj teknologia esplorado. Diversaj universitataj filioj funkcias en la urbego.
Norman havas malgrandan flughavenon. En la urbego aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. El Norman kuras fervojoj kaj aŭtoŝoseoj al Oklahomaurbo kaj Fort Worth.
En Norman la temperaturo averaĝe varias inter 10-22 °C. La varmo kulminas en aŭgusto kun rekordo 47 °C, la malvarmo kulminas en februaro kun rekordo -27 °C. Jare pluvas po 981 mm. En ĉiuj monatoj pluvas (aŭ neĝas). La pluvo kulminas en junio, malkulminas en januaro.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.