From Wikipedia, the free encyclopedia
Noihati bengale নৈহাটি estas urbego kaj municipo en orienta Barato, en subŝtato Okcidenta Bengalio, en distrikto Norda 24 Parganas. La urbego apartenas al Urbaro de Kolkato.
Noihati | |||
---|---|---|---|
municipo de Okcident-Bengalio urbego vd | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 743165 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 217 900 (2011) [+] | ||
Loĝdenso | 18 866 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 22° 53′ N, 88° 25′ O (mapo)22.8988.42 [+] | ||
Alto | 15 m [+] | ||
Areo | 11,55 km² (1 155 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+05:30 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Naihati [+] | |||
En 2011 Noihati havis 217 900 da loĝantoj kun legopovo 88%, signife pli alta, ol la tutlanda mezumo.
Noihati situas laŭ la maldekstra bordo de rivero Hugli sur ebenaĵo en averaĝa alteco de 15 m super la marnivelo. En la kontraŭa riverbordo ĝuste Hugli-Ĉuĉura etendiĝas, krome Noihati kontaktiĝas norde kaj sude kun la aglomeraĵo. Ĉandanagaro troviĝas 7, Kaljani 9, distrikta sidejo Barasat 18, Serampore 19, Habra 25, subŝtata ĉefurbo Kolkato 37, Bangaon 45, tutlanda ĉefurbo Delhio 1290, Mumbajo 1677 kilometrojn (aere) .
La historia nomo de la urbego estis Navahatta. La municipo estis establita jam en 1869 dum dominado de britoj. En 1947 la municipo travivis rapidan loĝantarkreskon, ĉar ondoj de hinduaj rifuĝintoj alvenis el Orienta Pakistano.
Noihati estas industria urbego. Uzino fondita en 1922 produktis precipe farbojn. Estas tra famaj la muelejoj por jutoj jam ekde 1862. Nun la urbego produktas precipe teksaĵojn. En la agrikultura branĉo la dolĉakva fiŝbredado estas la plej grava.
En Noihati pluraj 3 altlernejoj funkcias.
La oficialaj lingvoj en Noihati estas la bengala, angla kaj hindia lingvoj.
En Noihati vivas plejparte hinduoj (92%), poste islamanoj (7%).
Laŭ klimato de Noihati estas la sama, ol la proksima Kolkato.
Noihati havas trairan fervojan linion inter Kaljani kaj Kolkato, krome alia linio tra ponto iras al Hugli-Ĉuĉura. La ĉefvojo same estas trairanta inter Kaljani kaj Kolkato, krome orienten kuras flankovojo al vilaĝoj. La rivero havas pramoservon. La plej proksima flughaveno (ankaŭ internacia) funkcias en Kolkato.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.