![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/2/23/Ninja_The_Last_Thing_You_See.jpg/640px-Ninja_The_Last_Thing_You_See.jpg&w=640&q=50)
Ninĵo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La ninĵoj[1] (aŭ ŝinoboj[2], japane: 忍者) estis spionoj en tempo de feŭda Japanio. El evidentaj kaŭzoj ekzistas pri ili nur malmulte da informoj - eĉ okaze, ke iu supervivis renkontiĝon kun ili, li ne sciis multe da tio, kaj la ninĵoj mem transdonis ĉiujn siajn konojn sole perbuŝe el patro je filo, eventuale el majstro je lernanto. Temis pri majstroj de batalaj artoj ĵuĵicuo kaj kenĵucuo, eĉ kiam en filmoj povas temi pri ĉina kung-fuo aŭ pli moderna karateo, ĵudo kaj kendo kun plua ekzercado celita al sekretigo. Tipa filma aspekto - vualitoj en nigran aŭ grizan veston - verŝajne respondas al vestoj, kiujn ili portis en agadojn. Sed iliaj vestoj estis fakte dukoloraj, interne kaj ekstere.
Rapidaj faktoj profesio, Informoj ...
Fermi
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cc/Stencil_ninja_fighter.jpg/640px-Stencil_ninja_fighter.jpg)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/72/Hokusai-sketches---hokusai-manga-vol6-crop.jpg/640px-Hokusai-sketches---hokusai-manga-vol6-crop.jpg)