Ĵudo
japana luktosporto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Ĵudo (japane: 柔道 [dĵu:do:] signife "ĝentila vojo") estas moderna luktosporto, batalarto, kiu originis en Japanio. Ĵudo evoluis el ĵuĵicuo (jujitsu) fare de Jigoro Kano (嘉納治五郎) en 1882. Ĵudo ankaŭ estas olimpika sporto. Ties plej elstara karaktero estas ties konkurenca elemento, kies celo estas ĉu ĵeti ĉu premi la korpon de la kontraŭanto algrunden, senmovigi ĝin aŭ alimaniere venkokontroli kontraŭanton per retenado, aŭ devigi kontraŭanton kapitulaci per luktofermilo aŭ sufoka preno. Atakoj kaj frapoj per manoj kaj piedoj same kiel defendiloj estas parto de ĵudo, sed nur en antaŭ-aranĝitaj formoj (kata, 形) kaj ne estas permesataj ĉe ĵuda konkurencado aŭ libera praktiko (randori, 乱取り). Sportisto kiu praktikas ĵudo estas ĵudisto sed internacie ankaŭ judoka.
Ĵudo | |
---|---|
speco de sporto | |
batalsporto • luktoarto • olimpika sporto • japana luktoarto | |
Fakoj | |
Kulminaj konkursoj | |
Internacia federacio | |
Rilataj paĝoj | |
Kategorio:Sporto | |
La filozofio kaj sekva pedagogio disvolvigita por ĵudo iĝis la modelo por aliaj modernaj japanaj militartoj kiuj disvolviĝis el koryū 古流| aŭ tradiciaj skoloj. La tutmonda etendo de ĵudo kondukis al disvolviĝo de nombraj idoj kiaj Samdo kaj Brazila ĵuĵicuo.
Ĵudo estas somera olimpika sporto, ekde 1964 por viroj kaj ekde 1992 por virinoj.