Nila Mozaiko de Palestrina
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nila mozaiko de Palestrina estas antikva mozaiko, kiu figuras la Nilon de Etiopio al la Mediteraneo. Oni kredas, ke ĝi kreiĝis ĉirkaŭ la jaro -100, kaj oni pensas, ke ĝi estas la laboraĵo de Demetrio la Topografiisto, helena artisto de Ptolemea Egiptio, kiu vizitis Romon.
La mozaiko troviĝas en la urbo de Palestrina. Ĝi enhavas detalplenajn priskribojn de Ptolemeaj helenoj, nigraj Etiopoj en ĉasad-scenoj, kaj variaj bestoj de la Nilo.