![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/51/Tanuki01_960.jpg/640px-Tanuki01_960.jpg&w=640&q=50)
Niktereŭto
kaniseda rabobesto / From Wikipedia, the free encyclopedia
Niktereŭto aŭ mustel-hundo[1] (scienca nomo: niktereŭto procionsimila; scienclatine: Nyctereutes procyonoides; el la greka: "noktovagulo simila al prociono") estas biologia specio de kaniseda rabobesto simila al mustelo aŭ prociono, precipe danke al masko en la vizaĝo. La specio nature loĝas en orienta Azio (Japanio, Koreio, orienta Ĉinio, orienta Siberio); enkondukita en Eŭropan Rusion, ĝi disvastiĝis en orienta Eŭropo, ĝis Germanio,[2] Svislando[3] kaj nordorienta Italio.[4]
Pliaj informoj Kiel legi la taksonomion, Biologia klasado ...
![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Nyctereutes procyonoides (Gray, 1834) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() Blua: La terenoj kie nature loĝas niktereŭtoj en orienta Azio (Japanio, Koreio, orienta Ĉinio, orienta Siberio. Ruĝa: enkondukita en Eŭropan Rusion, ĝi disvastiĝis en orienta Eŭropo, ĝis Germanio kaj orienta Francio. | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Fermi
Niktereŭtoj (Nyctereutes procyonoides)
Eŭropa Unio difinis mustelhundon invada fremda specio, kio signifas, ke la membroŝtatoj devas haltigi ĝian disvastiĝon kaj laŭeble ekstermi la specion (Reglamento 2017/1263 de la Komisiono de la 12-a de julio 2017).