From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nigrakola kriulo aŭ Norda kriulo (Chauna chavaria), estas granda specio de birdo de la malgranda familio Anhimedoj, nome kriuloj. Ĝi estas unu el du specioj el la genro Chauna aŭ ĉaŭnoj, kies aliaj specio estas la Kresta kriulo aŭ Krestoĉaŭno (Chauna torquata).
Nigrakola kriulo | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Chauna chavaria (Linnaeus, 1766) | ||||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Ĝi estas loĝanta reproduktulo en norda Kolombio, en departementoj Ĉokoo, Antjokio, Kordovo, Sukreo, Bolivaro, Magdalena, Santandero, kaj Cezaro kaj en statoj de nordokcidenta Venezuelo, nome Zulia, Mérida, kaj Trujillo.[1]
Averaĝe, ili estas 86 al 88.9 cm longaj kaj pezas ĉirkaŭ 3.9 kg. Plej rimarkinda trajto estas la nomiga nigrega kolo, kontrasta kun la griza korpo, pli nigreca dorse kaj flanke. Sur tiu estas blanka kolumo kaj gorĝareo kiu atingas la nudan ruĝan ĉirkaŭokulan areon; ankaŭ la bekobazo estas ruĝa dum la beko estas kornokolora kun pli malhela pinto. La kruroj estas tre fortikaj kaj tre ruĝaj. La krono estas griza same kiel la korpo.
Ĝi estas tre simila al la alia samgenrano, nome Kresta kriulo aŭ Krestoĉaŭno (Chauna torquata), sed tiu montras nukan kreston kaj ne tiom markatan aŭ larĝan nigrablankan kolumon. Ankaŭ ne koincidas la distribuado, ĉar tiu loĝas el sudorienta Peruo al suda Brazilo kaj nordorienta Argentino, do eĉ la teritorioj ne koincidas kaj estas apartaj.
Ili manĝas nur vegetalojn, ĉefe burĝonojn kaj verdajn partojn de sukoplenaj akvoplantoj. Ili loĝas en marĉoj, lagetoj, ĉe malrapidaj riverbordoj, plej ofte ĉirkaŭe de arbaraj zonoj, en zonoj kiuj portempe inundiĝas.
Ili estas Preskaŭ Minacataj.[2]
Ne multaj bestoĝardenoj povas montri la nordan kriulon. Plej bestoĝardenoj kiuj montras ilin estas en Kolombio kiel la Kalia Bestoĝardeno kaj la Bestoĝardeno Matecaña en Pereira, Risaralda.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.