La Borsa Katastrofo de 1929, aŭ en angla The Wall Street Crash of 1929, konata ankaŭ kiel Stock Market Crash aŭ Great Crash, estis grava krizo en la borso kiu okazis fine de oktobro 1929. Ĝi komencis la 24an de oktobro ("Black Thursday" aŭ Nigra Ĵaŭdo) kaj pluis ĝis la 29a de oktobro, 1929 ("Black Tuesday" aŭ Nigra Mardo), kiam la prezoj en la Novjorka Borso falegis.
Ĝi estis la plej detrua borsa katastrofo en la historio de Usono, se konsideri la plenan etendon kaj daŭron de la postaj efikoj.[1] La falego, kiu sekvis la falegon de la Londona Borso okazinta en septembro, markis la komencon de la 12-jara Granda Depresio kiu estis suferita de ĉiuj industriigitaj landoj en Okcidento.[2]
Laŭ iama proparolanto de la Usona Federacia Rezervo nome Ben Bernanke, la Granda Depresio estis okazigita de la Federacia Rezerva Sistemo,[3] kaj multo de la ekonomia damaĝo estis okazigita rekte de la bankopaniko al amasaj bankoretiroj.[4]
Notoj
Bibliografio
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.