Nevado Tres Cruces
monto en Argentino / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nevado Tres Cruces (Neĝokovrita Monto Tri Krucoj) estas masivo de vulkana origino en Andoj ĉe la landlimo inter Argentino kaj Ĉilio. Ĝi havas du ĉefajn pintojn, nome Tres Cruces Sur (suda) je 6748 m kaj Tres Cruces Centro je 6629 m kaj tria pli minora pinto, Tres Cruces Norte (norda) je 6206 m. Tres Cruces Sur estas la sesa plej alta monto en Andoj. La areo estis unuafoje esplorita en 1883 de Francisco San Román kaj la Nacia Parko Nevado Tres Cruces estis establita en 1994.[1]
Nevado Tres Cruces | |||
---|---|---|---|
monto | |||
Alteco |
6 749 m | ||
Geografia situo | 27° 6′ S, 68° 47′ U (mapo)-27.098055555556-68.778055555556 f4 | ||
| |||
| |||
Tiu vulkano havas etendan historion de aktiveco, el almenaŭ antaŭ 1.5 milionoj da jaroj. Nombraj lafokupoloj ĉirkaŭas la komplekson kaj nombraj krateroj kuŝas sur ties pintoj. La ĉefa vulkano estas de rjodacita kompono kaj generis du ĉefajn ignimbritajn erupciojn, unu antaŭ 1.5 milionoj da jaroj kaj duan antaŭ 67,000 jarojn. La lasta erupcio okazis antaŭ 28,000 jaroj, sed la vulkano povas iĝi aktiva en la futuro.