![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/3/33/Pioneer_Building%252C_San_Francisco_%25282019%2529_-1.jpg/640px-Pioneer_Building%252C_San_Francisco_%25282019%2529_-1.jpg&w=640&q=50)
Neuralink
From Wikipedia, the free encyclopedia
Neuralink Corp.[1] estas usona neŭroteknikfirmao kiu disvolvas enplanteblan cerb–komputilan interfacon. Fondita de Elon Musk kaj sep sciencistoj kaj inĝenieroj, Neuralink lanĉiĝis en 2016 kaj estis unue publike raportita en marto 2017.[2]
Rapidaj faktoj negoco • entrepreno vd, Lando ...
Neuralink Corp. | ||
---|---|---|
Neuralink Corp. | ||
![]() | ||
![]() | ||
negoco • entrepreno vd | ||
Dum | julio 2016 - nekonata/nuntempe | |
Jura formo | privata firmao | |
Fondintoj | Ilon Mask • Jared Birchall vd | |
Sidejo | Fremont - Kalifornio - Usono | |
Lando | Usono | |
Estr(ar)o | Jared Birchall (CEO) | |
Dungitoj | 300 (stato: 2022) | |
Agokampo | cerba-komputila interfaco | |
neurochip | ||
TTT | neuralink | |
Fermi
La firmao alfrontis kritikon por granda kvanto de eŭtanazio de primatoj kiuj suferis klinikajn provojn. Veterinaraj registroj de la makakoj montris nombron de komplikaĵoj kun elektrodoj kirurgie enfiksitaj.[3] La 29an de januaro, 2024, Musk diris, ke Neuralink sukcese enfiksis Neuralinkan aparaton en homo kaj ke la paciento resaniĝis.[4]