Nesukcesa atenco kontraŭ Donald Trump
artikolo de Vikinovaĵoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Donald Trump, eksa prezidanto de Usono kaj la supozata respublikana kandidato por la prezidant-elekto en Usono 2024, estis pafita en la dekstra orelo la 13-an de julio 2024, dum kampanjkunveno por lia reelekto proksime de Butler, Pensilvanio.[1][2]
La pafisto estis 20-jara Thomas Matthew Crooks el Bethel Park, Pensilvanio.[3] Policanoj kaj atestantoj diris, ke Crooks pafis de tegmento ekster la ejo per duon-aŭtomata fusilo tipo AR-15 kaj pafis ok pafojn antaŭ ol li estis mortigita de kaŝpafisto de la Secret Service Counter Assault Team.[4]
Post esti pafita, Trump kaŭriĝis al la tero kaj rapide estis ĉirkaŭita de personaro de la Secret Service. Li tiam leviĝis, sangante de la dekstra orelo, levis sian pugnon en la aeron kaj kriis al siaj subtenantoj, antaŭ ol esti transportita al veturilo.[5][6] Li estis sendita al hospitalo kiun li forlasis en stabila stato kaj poste daŭrigis per flugo al Nov-Ĵerzejo.[7][8] Unu kampanjpartoprenanto estis mortigita, dum du aliaj partoprenantoj estis grave vunditaj.[9]
Estas la unua fojo, ke eksa aŭ nuna usona prezidanto vundiĝas en atenco ekde kiam tiam-prezidanto Ronald Reagan estis pafita en 1981, kaj la unua fojo por prezidanta kandidato ekde la atenco kontraŭ George Wallace en 1972.[10]