From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nepo-Botuoba naftogasa distrikto estas naftogasa distrikto, parto de la Leno-Tungusa naftogasa provinco. Ĝi estas ligita al la Nepo-Botuoba anteklizo, kiu situas en la sud-orienta parto de la Siberia kratono, en Rusio. Sud-oriente ĝin borderas la falto-surŝoviĝoj de la Antaŭpatoma fleksejo. La distrikta areo estas 250 mil km².
Nepo-Botuoba naftogasa distrikto | |
---|---|
Tipo | naftogasa distrikto |
Landoj | Rusio |
Parto de | Leno-Tungusa naftogasa provinco |
Inkludas | la Viluĉanska, Mirna, Peleduja, Ĉona, Ĉelena naftogasaj sektoroj |
Areo | 250 mil km² |
Naftogasaj kompleksoj | la ediakara, malfruediakaro-frukambria, kambria |
Naftogasaj minejoj | la Ĉajanda minejo, Mezbotuoba minejo, Supreĉona minejo kaj Talakana minejo |
Ene de la distrikto oni apartigas kelkajn elementojn: la Viluĉanska breĉo, Nepa volbo, Mirna elstaraĵo, Viluĉanska levaĵo. La sedimenta kapoto estas dika 1,7 ĝis 3,5 km.
En la sekco estas tri naftogasaj kompleksoj:
La ĉefaj naftogasohavaj horizontoj estas:
En iuj putoj de la kambria naftogasa komplekso oni ricevis alfluon de la hidrokarbonoj.
Ene de la naftogasa distrikto estas naftogasaj sektoroj: la Viluĉanska, Mirna, Peleduja, Ĉona, Ĉelena. Estas malkovritaj 18 minejoj. La Ĉajanda minejo, Mezbotuoba minejo, Supreĉona minejo kaj Talakana minejo estas ligitaj al grejsaj ediakaraj tavoloj. Kuŝejoj en la karbonataj rokaĵoj estas ligitaj al la preobraĵenska, osa kaj jurjaĥa horizontoj (la Nepa volbo kaj Viluĉanska breĉo).
Potencialaj gasresursoj estas taksataj je 5 trilionoj da kubaj metroj[1].
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.