Neotropiso
ekozono ampleksanta Sudamerikon kaj parton de Centramerikon / From Wikipedia, the free encyclopedia
La neotropiso [noto 1], neotropisa ekozono aŭ novtropiko[1] estas unu el la ok ekozonoj aŭ biogeografiaj regnoj de la tersupraĵo. Ekozono estas ujo de plantoj kaj bestoj kiuj havas tre longan komunan historion, estante disigitaj de aliaj partoj de la tersupraĵo [noto 2].
Rapidaj faktoj ekoregiono, Koordinatoj ...
Neotropiso | |||
---|---|---|---|
ekoregiono | |||
ekozono, Flaŭra regno [+] | |||
Koordinatoj | 15° 0′ 0″ S, 61° 0′ 0″ U (mapo)-15-61 [+] | ||
Neotropiso | |||
Vikimedia Komunejo: Neotropic [+] | |||
Fermi
La neotropisa ekozono ampleksas la tutaĵon de Sudameriko kaj Mezameriko ĝis la sudo de Meksiko. Ĝi prezentas faŭnon kaj flaŭron kiuj diferencas de tiuj de la nearktisa ekozono, pro la estinta disigo inter la du kontinentoj.