Flaŭra regno
From Wikipedia, the free encyclopedia
Flaŭra regno (aŭ fitoĥorio aŭ plantara regno), en fitogeografio, estas geografia areo kun relative unuforma konsisto de plantaj specioj. Najbaraj flaŭraj regnoj kutime ne havas tranĉan limon, sed ekzistas transira areo en kiu multaj specioj de ambaŭ unuoj parte interkovriĝas. La zono de interkovriĝo estas nomata vegetaĵar-streĉiĝa zono.