Neglinnaja (ruse Неглинная; IPA: [nʲɪˈɡlʲinːəjə]), konata ankaŭ kiel Neglinka, Neglinna, Neglimna (Неглинка, Неглинна, Неглимна), estas 7,5 km subtera rivero en la centra parto de Moskvo, Rusio, kaj alfluanto de la rivero Moskva. Ĝi fluas en tuneloj sub stratoj Samoteĉnaja, Bulvardo Cvetnoj, Neglinnaja, Aleksandra ĝardeno kaj Zarjadĝe. La rivero Neglinnaja elfluas en Moskva tra du apartaj tuneloj ĉe la pontoj Bolŝoj Kamennij kaj Bolŝoj Moskvoreckij.
Neglinnaja | |
---|---|
subtera rivero | |
Bazaj informoj | |
Longeco | 7,5 km |
Fluo | |
Geografio | |
Landoj | Rusio |
Regionoj | Moskvo |
Historio
La rivero en sia natura stato fluis malferme el la nordaj partoj de Moskvo al la sudo tra la tuta centro de la urbo. La Kremlo estis konstruita sur monteto oriente de Neglinnaja, uzante la riveron kiel protekta fosaĵo. Tiu fosaĵo ne evitis fremdajn invadojn sed malhelpis disvolvigon de teritorioj okcidentaj al Kremlo; dekomence, la urbo etendiĝis orienten, al la Ruĝa Placo kaj al Kitaj-gorod. Kiam moskvanoj eksetliĝis al la okcidenta flanko, teritorioj ĉirkaŭ Neglinnaja restis neuzataj pro oftaj inundoj.
Poste oni konstruis akvobaraĵojn kaj oni kreis lagetojn uzatajn diverscele. Reformoj estis entreprenitaj fine de la 18-a jarcento, ekzemple paralela kanalo. Post la Incendio de Moskvo de 1812 oni purigis la poluitan kanalon kaj oni ekkovris ĝin kreante la unuajn tunelojn kiuj nun estas la fluejo de la rivero.
Bildaro
- "Truba" ("Tubo") en muro de Beli Gorod. Fare de Apolinarij Vasnecov
- Ponto Kuzneckoj. Fare de Apolinarij Vasnecov
- Ponto Voskresenskij. Fare de Apolinarij Vasnecov. Fore ponto Troickij
- Elfluejo de Neglinnaja. Fare de Apolinarij Vasnecov
- Neglinnaja proksime sub la Animala Teatro
- Nombraj malgrandaj konektantaj tuboj de la subtera rivero
- Konektantaj tuneloj
- Moderna parto de tunelo
- Moderna parto konektanta historian longon de tunelo
- Historia longo de tunelo
- Kunigejo de tuneloj
- Surfaca elirejo
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.