From Wikipedia, the free encyclopedia
Blanka urbo (ruse Белый го́род, [Belij gorod]) estas historia loĝata urboparto de Moskvo. Ĝi aperis dum pliegigo de mezepoka Moskvo. Ĝi situis ekstere de Kremlo kaj Kitaj-urbo kiel ĉeikaŭiganta loĝata teritorio kaj same estis defendata de muro. En malnovaj manskribaĵoj "Blanka urbo" estis nomata ankaŭ la muro.
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Blanka urbo (apartigilo) |
Blanka urbo | |||
---|---|---|---|
pereinta konstruaĵo neighborhood or historical district of Moscow (en) arkeologia loko vd | |||
Administrado | |||
Demografio | |||
Geografio | |||
Geografia situo | 55° 45′ N, 37° 38′ O (mapo)55.7511111137.62833333 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Bely Gorod [+] | |||
En 18-a jarcento defendanta muro de Blanka urbo estis malkonstruita, anstataŭ ĝi aperis vojoj kaj arboj. Nun sur ĝia loko situas preskaŭ cirkla Bulvarda ringo
Nomo "Blanka urbo" eble devenas de blanka koloro de muro kaj turoj.
Apero de loĝejoj en Blanka urbo ekiĝis dum rapida kreskado de Moskvo. Tiam en Kremlo kaj Kitaj-urbo loko jam ne sufiĉis. Nova teritorio estis malbone defendita kaj orte suferis pro tataraj invadoj kaj brulegoj.
Defendanta muro de Blanka urbo estis konstruita dum regado de caro Fjodor Ivanoviĉ dum 1595 — 1591 sur loko de estintaj lignaj defendiloj forbriligitaj en 1571 (dum invado de krimetataroj). Nova murokonstruado estis sub gvido de Fjodor Konj.
La muro aperis dum nelonga tempo. Ĝi suferis pro Grenda Malordo kaj poste estis iome ŝanĝita. Post Granda Nordia Milito ĝi perdis sian signifon kiel defendanta muro: oni ne plu gardadis elirejojn kaj ne ŝlosadis ilin por nokto. Moskvanoj ekis poiomete malkonstrui muron por propraj loĝejoj; multaj tiamaj domoj de Moskvo estis konstruitaj el ĝia ŝtono. En fino de 18-a jarcento la muro estis neniigita, anstataŭ ĝi aperis nova Bulvarda ringo.
En Blanka urbo funkcias multaj specoj de publika surtera urba transporto kaj metroo.
Metrostacioj: Aleksandrovskij sad, Arbatskaja, Arbatskaja, Biblioteka imeni Lenina, Borovickaja, Cvetnoj bulvar, Ĉeĥovskaja, Ĉistije prudi, Kitaj-Gorod, Kropotkinskaja, Kuzneckij Most, Lubjanka, Oĥotnij Rjad, Ploŝĉadj Revolucii, Puŝkinskaja, Sretenskij bulvar, Teatralnaja, Trubnaja, Turgenevskaja, Tverskaja.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.