Necesejo
loko por seniĝo de nebezonataj korpaj substancoj likvaj aŭ duonlikvaj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Necesejo estas loko por feki kaj urini. En malpli vasta senco oni iam uzas "necesejo" iam ankaŭ por la necesujo konsistanta ĝenerale el neceseja pelvo kaj sur ĝi muntita neceseja seĝo, do por la instalaĵo, kiu akceptas la homajn sekreciaĵojn. La plej simplan necesejon oni nomas latrino (en barakaro, kamphotelo, kie ne ekzistas kanala akvo). Neformale oni povas nomi ĝin ankaŭ neprejo aŭ ŝerce neĉesejo.
Laŭ Francisko Azorín klozeto estas Necesujo provizita de akva fermilo, sifono. Ĉambreto ĝin entenanta.[1] Li indikas etimologion el la latina clausus (fermita).[2]