From Wikipedia, the free encyclopedia
Neŭroscienco aŭ nervscienco estas scienca fako pri la nerva sistemo. Tradicie, neŭroscienco estas vidata kiel subfako de biologio. Krome, ĝi estas nun interdisciplineca scienco, kiu rilatas psikologion, komputadon, matematikon, fizikon, filozofion kaj medicinon. Tiel, la nerva sistemo nuntempe estas esplorita je multaj niveloj, kiel la molekula, la disvolviĝa, la struktura, la funkcia, la evoluisma, la komputada kaj la medicina. La metodoj uzataj de neŭrosciencistoj ankaŭ diversiĝis kaj etendas de biofizika kaj molekula esploradoj pri unuopaj nervoĉeloj ĝis esploradoj uzantaj cerbobildadon dum subjekto faras kondutaj taskoj. Freŝaj progresoj en neŭroscienco okazas pro esploradoj uzantaj nervoretojn.
Nervobiologio aŭ neŭrobiologio estas la scienco kiu studas la ĉelojn de la nerva sistemo kaj la organizadon de tiuj ĉeloj ene de funkciaj cirkvitoj kiuj procezas la informadon kaj peras en la konduto. Estas subfako kaj de la biologio kaj de la neŭroscienco.
Pro la grandiĝo de la kvanto de neŭrosciencistoj, pluraj organizaĵoj ekestis. Ekzemple, la International Brain Research Organization fondiĝis en 1960,[1] la European Brain and Behaviour Society en 1968,[2] kaj la Society for Neuroscience en 1969.[3]
Termino | Teoria fako | Aplikata fako | |
---|---|---|---|
Ĉefa termino | asimilinta | neŭrologio, neŭrobiologio | neŭrologio (medicino) |
esperantigita | neŭroscienco | neŭromedicino | |
pura esperanta | nervoscienco | nervmedicino | |
Profesiulo
(formala) |
asimilinta | neŭrologo (sciencisto) | neŭrologo (medicinisto) |
esperantiginta | neŭrosciencisto | neŭromedicinisto | |
pura esperanta | nervosciencisto | nervmedicinisto | |
Profesiulo (neformala) | – | – |
Kuriero de UNESKO dediĉis sian numeron de Januaro-Marto 2022 al la temo "Ĉu ni timu Neŭrosciencon?".[4] La enhavtabelo estas jena:
Apartaj rubrikoj nerilataj al temo neŭroscienco en sama numero estis jenaj:
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.