From Wikipedia, the free encyclopedia
Nayavāda (esperantigeble kiel Najavado) estas filozofia principo de ĝajnismo, nome tiu de "partaj vidpunktoj"; ĝi rilatas kun anekantavada (plurismo). La nomo venas de la du sanskritaj vortoj naya ("rezono" aŭ "metodo") kaj vāda ("teorio").[1] Laŭ tiu principo, ĉiu objekto havas senfine multajn ecojn, sed kiam oni priskribas ĝin, oni priparolas nur kelkajn,[1] kaj tio certe ne signifas neon de aliaj ecoj. Oni do havas vidpunkton nur partan; tiun vidpunkton oni nomas sanskrite naya.
La aŭtoro Natubhai Shah[2] uzas la ekzemplon de aŭto: se oni parolas pri "blua BMW", oni nur konsideras nur la koloron kaj la fabrikmarkon, kaj ne konsideras rapidecon, prezon, kaj tiel plu. Uzante vidpunktojn, ni do povas kompreni realon parton post parto.
Najavado asertas, ke ĉiu filozofia disputo venas de konfuzo de vidpunktoj, kaj ke unuopa vidpunkto estas "rezulto de celoj, kiujn ni eble sekvas"[3], ankaŭ se ni mem ne rimarkas tion.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.