![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/eo/thumb/8/89/Sodium_dithiophosphate_tribasic_2D.png/640px-Sodium_dithiophosphate_tribasic_2D.png&w=640&q=50)
Natria dutiofosfato
From Wikipedia, the free encyclopedia
O,s,s-Trinatria dutiofosfato, dutiofosfato de natrio aŭ Na3PO2S2 estas oksosalo de natrio, fosforo kaj sulfuro, senkolora kristala substanco uzata kiel flosagento por ekstraktado de molibdeno el molibdenita erco, kie ĝi estas konata kiel reakcianto de Nokes, omaĝe al la kemiisto Charles Nokes[1], en la 1940 jardeko.
Natria dutiofosfato | |||||
![]() | |||||
Kemia strukturo de la Natria dutiofosfato | |||||
![]() | |||||
3D Kemia strukturo de la Natria dutiofosfato | |||||
Alternativa(j) nomo(j) | |||||
| |||||
Kemia formulo | |||||
CAS-numero-kodo |
| ||||
PubChem-kodo | 20430759 | ||||
Fizikaj proprecoj | |||||
Aspekto | Senkoloraj kristaloj | ||||
Molmaso |
| ||||
Fandopunkto | 45 °C−56 °C | ||||
Bolpunkto | 350 °C (malkomponiĝas) | ||||
Acideco (pKa) | 2,3 x 10−5 | ||||
Mortiga dozo (LD50) |
| ||||
Sekurecaj Indikoj | |||||
Risko | R50 R51 | ||||
Pridanĝeraj indikoj | |||||
Danĝero
| |||||
GHS etikedigo de kemiaĵoj | |||||
GHS Damaĝo-piktogramo |
| ||||
GHS Signalvorto | Averto | ||||
GHS Deklaroj pri damaĝoj | H315, H319, H335 | ||||
GHS Deklaroj pri antaŭgardoj | P261, P305+351+338 | ||||
(25 °C kaj 100 kPa) |
Ĉi-salo ĝenerale estiĝas pere de reakcio inter la fosfora kvinsulfido kaj natria hidroksido, ofte uzante nepurajn reakciantojn por krei miksaĵon de la dezirata salo kaj kunrilataj tiofosfatoj krom la oksiditaj specioj. La molibdenitaj partikloj, kiuj ordinare estas hidrofobaj, fariĝas hidrofilaj en la ĉeesto de ĉi-salo. Entute, la reakcianto de Nokes aktivas kiel deprimanto[2], pro tio ke ĝi subpremas la flostendencon de la solidoj.