La Romia Narbona Gaŭlia Provinco (latine: Gallia Narbonensis) estis provinco de la Romia Imperio.
Ĝi ampleksis la sudon de la hodiaŭa ŝtato Francio borde de la Mediteranea Maro, oriente de la Pireneoj kaj okcidente de la Alpoj: el la nomo Provincia Narbonensis iĝis la moderna nomo de la kerna teritorio de la regiono - Provenco.
La provinco instaliĝis dum la jaro 120 antaŭ Kristo. La ĉefurbo de Gallia Narbonensis unue estis Aquae Sextiae (la hodiaŭa urbo Aix-en-Provence), nur multe poste la dum la jaro 118 fondita urbo Colonia Narbo Martius (la hodiaŭa Narbonne).
Urboj
La plej gravaj urboj de Gallia Narbonensis estis:
- Aginum (Agen)
- Aquae Sextiae (Aix-en-Provence)
- Arausio (Orange), kolonio de la legio II Augusta
- Arelate (Arles), kolonio de la legio VI Ferrata
- Baeterrae (Béziers), kolonio de la legio VII Claudia
- Carcaso (Carcassonne)
- Forum Julii (Fréjus), kolonio de la legio VIII Augusta
- Massilia (Marseille)
- Narbo (Narbonne), la ĉefurbo, kolonio de la legio X Gemina
- Nemausus (Nîmes)
- Ruscino (la loĝloko Roussillon sude de Perpignan, laŭ kiu nomiĝis la franca regiono Roussillon)
- Tolosa (Toulouse)
- Valentia(Valence)
- Vienna (Vienne)
Vidu ankaŭ
Wikiwand in your browser!
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.