Nadlo
Vikimedia apartigilo / From Wikipedia, the free encyclopedia
Nadlo estas pintoforma metala vergeto diversuza, inter kies uzoj estas la jenaj:[1]
- Montrilo sur la ciferplato de kompaso, de magneta aŭ elektra aparato.
- Ŝtala pinto de pafila aŭ kanona perkutilo.
- Metala vergeto, servanta por reguligi la elfluon de likvo tra aperturo: ekzemple nadlo de karburilo de aŭtomobilo.
- Vergeto el ŝtalo aŭ fibro, ricevanta kaj transdonanta la vibrojn de rotacianta gramofondisko.
- Fino de injektilo, tra kiu elfluas sub premo la injektata likvo.
- Kirurgia kudrilo: kurba suturnadlo. Kaj pli amplekse kaj kun sama uzado, eble la plej ĉiutaga uzo kiel ne kirurgia, sed kudrilo por vestaĵoj, ŝuoj aŭ similaj ripareblaj objektoj.
- Kristalo kun analoga formo.
- Tre akra pinto de roko, en monto.
En la diversaj uzoj kaj signifoj nadlo povas esti sinonimo de pinglo, pinto, grifelo, gravurilo, kudrilo, montrilo.