From Wikipedia, the free encyclopedia
Nadlice, hungare Nádlány [nAdlAnj], germane Nadlitz estas malgranda vilaĝeto kaj municipo en Slovakio.
Nadlice | |||
---|---|---|---|
municipo de Slovakio vd | |||
Administrado | |||
Statuso | Vilaĝo | ||
Lando | Slovakio | ||
Ŝtato | Slovakio | ||
Regiono | Trenčín | ||
Distrikto | Partizánske | ||
Poŝtkodo | 956 32 | ||
Aŭtokodo | PE | ||
Telefonkodo | ++421-38-.... | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 626 (en 2 008) | ||
Loĝdenso | 107 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Koordinatoj | 48°37′20″N 18°15′00″O (mapo) | ||
Alto | 175-182 m s.m. | ||
Areo | 6 km² | ||
Horzono | UTC+1 (en somero +2) | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Nadlice [+] | |||
Nadlice situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo Topoľčany-Partizánske. La lasta urbo troviĝas je 10 km-oj.
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko kaj ferepoko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1113 laŭ tiama hungara ortografio "Nadlan". En 1778 loĝis tie 352 vilaĝanoj en 37 domoj, en 1828 377 vilaĝanoj en 54 domoj. En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Nádlány 687 homoj, (slovakoj en majoritato, hungaroj en minoritato). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Nyitra (reĝa departemento), al distrikto de Nyitrazsámbokrét, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Nadlice 653 homoj, (639 slovakoj).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.