From Wikipedia, the free encyclopedia
Nader Ŝaho Afŝar (perse نادر شاه افشار; konata ankaŭ kiel Nader Koli Bejg نادر قلی بیگ aŭ Tahmāsp Koli Ĥan تهماسپ قلی خان) (Aŭgusto 1688[1] – 19a de junio 1747) estis unu el la plej povaj regantoj de Irano en la historio de la lando, kiu regis kiel Ŝaho de Irano (Persio) el 1736 ĝis 1747 kiam li estis murdita dum ribelo. Pro sia militista genieco[2] pruvita en siaj nombraj kampanjoj tra tuta Mezoriento, Kaŭkazio, Centra kaj Suda Azio, kiel en la bataloj de Herat, de Mihmandust, de Murche-Khort, de Kirkuk, Baghavardo, de la Ĥajber-pasejo, de Karnal kaj de Kars, kelkaj historiistoj priskribis lin kiel Napoleono de Persio, Glavo de Persio,[3] aŭ Dua Aleksandro.
Nader Ŝaho | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
نادرشاه | |||||
Naskiĝo | 22-an de oktobro 1688 en Dastgerd, Razavi Khorasan, Safavida imperio | ||||
Morto | 19-an de junio 1747 (58-jaraĝa) en Kuĉano, Afŝarida Imperio | ||||
Tombo | Nader Shah Mausoleum (en) vd | ||||
Religio | Dekduimamismo vd | ||||
Lingvoj | persa vd | ||||
Ŝtataneco | Safavida imperio Afŝarida Imperio vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | Afŝaridoj vd | ||||
Gefratoj | Ebrahim Khan (en) vd | ||||
Edz(in)o | Raziya Sultan (en) vd | ||||
Infanoj | Reza Qoli Mirza Afshar (en) , Morteza Mirza Afshar (en) , Ali Mirza Khan (en) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | militestro politikisto guberniestro vd | ||||
Aktiva en | Safavida imperio • Afŝarida Imperio • Persa Imperio vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nader Ŝaho estis iranano kiu apartenis al la turkmena ano de la afŝara tribo de Ĥorasano en nordorienta Irano,[4] kiu estis haviginta militistan povon al la Safavidoj ekde la epoko de Ŝaho Ismail la 1-a.[5]
La lengua materna de Nadir era el dialecto turcomano del sur de Oghuz, es decir. "Turco azerbaiyano".[6] Aunque más tarde aprendió persa, siempre prefirió usar el turco azerbaiyano en el habla diaria.
Nader enpoviĝis dum periodo de ĥaoso en Irano post ribelo fare de la Hotakaj Paŝtunoj elpostenigis la malfortan ŝahon Sultan Husejn, dum la malamikego de la Safavidoj, nome la Otomanoj, same kiel la Rusoj estis kaptintaj iranan teritorion por ili mem. Nader reunuigis la Iranan regnon kaj forigis la invadantojn. Li iĝis tiom povega ke li decidis elpostenigi la lastajn membrojn de la Safavida dinastio, kiuj estis regantaj Iranon dum ĉirkaŭ 200 jaroj, kaj iĝis ŝaho en 1736. Liaj nombraj kampanjoj kreis grandan imperion kiu, je sia plej granda etendo, por mallonge enhavis tion kio estas nune parto aŭ tuto de Irano, Armenio, Azerbajĝano, Kartvelio, Norda Kaŭkazio, Irako, Turkio, Turkmenio, Afganio, Uzbekio, Barejno, Pakistano, Omano kaj la Persa Golfo, sed lia milita elspezo havis ruinigan efikon sur la irana ekonomio.[7]
Nader adoris Ĝingis-Ĥanon kaj Timuron, la antaŭaj konkeristoj el Centra Azio. Li imitis ilian militajn heroaĵojn kaj speciale poste en sia regado — ilian kruelecon. Liaj venkoj dum siaj kampanjoj tuj faris lin la plej pova suvereno de Okcidenta Azio, kiu regis super tio kio estis certe la plej pova imperio en la mondo,[8] sed lia imperio kaj la Afŝarida dinastio kiun li fondis tuj disintegriĝis post li estis murdita en 1747.[9] La reena punkto en sia militkariero startis el sia dua kaj tria kampanjoj kontraŭ la tiam ribelemaj Lezgoj, same kiel kontraŭ aliaj etnaj grupoj de Dagestano en la nordokcidentaj partoj de sia teritorio. Nader Ŝaho estis priskribita kiel "la lasta granda Azia militkonkeristo".[10]
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.