La Nacia Ŝoseo 7 aŭ Ruta Nacional 7 «Carretera Libertador General San Martín» (Dekreto n.º 115.261/1942[1]) estas argentina ŝoseo, kiu kunigas la provincojnBonaero, Santa Fe, Kordobo, San Luis kaj Mendoza. Ĝi formas parton de la plej grava eloceana vojaro de la lando kaj estas branĉo de la Tut-Amerika Ŝoseo, kiu pluas en teritorio ĉilia kiel Ŝoseo CH-60.