![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/5/56/NSF_logo.svg/langeo-640px-NSF_logo.svg.png&w=640&q=50)
Nacia Scienca Fondaĵo
Usona registara organizaĵo / From Wikipedia, the free encyclopedia
La usona Nacia Fondaĵo por la Scienco (angle [The] National Science Foundation, mallongigita: NSF) estas agentejo de la usona registaro por subteni bazan esploradon kaj instruadon en ĉiuj kampoj de scienco (krom medicino, kie la Nacia Instituto pri Sano estas uzata por la sama rolo).
![Flag of the National Science Foundation.svg](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/1/1c/Flag_of_the_National_Science_Foundation.svg/640px-Flag_of_the_National_Science_Foundation.svg.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/a/a8/NSF_building.jpg/640px-NSF_building.jpg)
La buĝeto de la agentejo en 2021 estis 8.5 miliardoj USD kaj ĝia buĝeto konsistigis proksimume 25% de la tuta federacia subteno por baza esplorado en universitatoj. En areoj kiel ekonomio, matematiko kaj komputiko, la agentejo estas ĉefa fonto de financado. La agadoj de la Fondaĵo estas direktitaj de konsilio de 24 sciencistoj (Nacia Scienca Estraro), kies membroj ĉiuj estas nomumitaj de la Prezidanto de Usono, kun la aprobo de la Senato.
La agentejo estas gvidita fare de la direktoro de la fondaĵo kaj lia deputito, kiuj ankaŭ estas nomumitaj fare de la prezidanto kun la aprobo de la Senato.