Nacia Parko Zion
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Parko Zion (angle Zion National Park) situas en la sudokcidento de la ŝtato Utaho en Usono, proksime de la limo al la najbara usaon ŝtato Arizono. La parko kovras areon de 579 kvadrataj kilometroj kaj situas en alteco de inter 1128 metroj (punkto Coalpits Wash) kaj 2660 metroj (punkto Horse Ranch Mountain) super la marnivelo. Dum la jaro 1909 la areo de la centra kanjono estis deklarita "nacia monumento", kaj ekde la jaro 1919 havas la statuson de nacia parko. Dum la jaro 1937 la parka teritorio ampleksiĝis pere de la proksima kanjono Kolob.
Nacia Parko Zion | ||||
---|---|---|---|---|
panoramo de la punkto "Angels Landing" ("anĝela surterigejo") | ||||
nacia parko de Usono, nacia parko [+] | ||||
Lando | Usono | |||
Federacia ŝtato | Utaho | |||
Plej proksima urbo | Springdale (Utaho) | |||
Koordinatoj | 37° 12′ 9″ N, 112° 59′ 16″ U (mapo)37.202619444444-112.98785 [+] | |||
Plej alta punkto | Horse Ranch Mountain [+] | |||
- alteco | 8 726 m [+] | |||
- koordinatoj | 37° 28′ 40″ N, 113° 9′ 29″ U (mapo)37.4778-113.158 [+] | |||
Akvokolektejo | 599 km² (59 900 ha) [+] | |||
Areo | 579 km² (57 900 ha) | |||
Estiĝo | 19-a de novembro 1919 | |||
Vizitantoj | 4320033 (2018) | |||
|
||||
Nacia Parko Zion | ||||
Vikimedia Komunejo: Zion National Park [+] | ||||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||||
Zion aŭ en Esperanto Ciono estas antikva hebrea vorto kaj havas la signifon "rifuĝejo" aŭ "sanktejo". Aparte konatas la Monto Ciono apud (respektive en) Jerusalemo, kiu menciiĝas multloke en la literaturo de judismo kaj kristanismo. Aparte ŝatata la vorto estis de la mormonoj, kiuj eksetlis en Utaho. Eke de la parko situas tre reliefa roka pejzaĝo kun multaj kanjonoj, el kiuj la kanjonoj Zion kaj Kolob plej konatas. La kanjonoj ekestis el brunecaj ĝis oranĝkolore ruĝecaj rokoj el sabloŝtono de la Navajo-formacio, kiuj aĝas 170 milionojn da jaroj. La parka areo situas lime inter la Kolorado-altebenaĵo, la "granda baseno" (Great Basin) kaj la Mojave-dezerto. Pro sia aparta geografia situo en la parko ekzistas multaj diversaj ekologiaj sistemoj kun granda nombro de diversaj plantoj kaj bestoj.
Inter la plej gravaj naturaj vidindaĵoj de la parko estas la punktoj
- Virgin River Narrows
- Emerald Pools (foto sube)
- Angel's Landing
- The Great White Throne
- The Three Patriarchs
- Kolob Arch (foto sube)
- Weeping Rock kaj
- la tablomonto Checkerboard Mesa