Utaho
ŝtato de Usono / From Wikipedia, the free encyclopedia
Utaho (angle Utah [JU-ta]) estas usona ŝtato. Ĝi fariĝis la 45-a ŝtato de Usono je la 4-a de januaro 1896.
Ĉi tiu artikolo bezonas poluradon, ĉar ĝi montras stilajn kaj/aŭ gramatikajn kaj/aŭ strukturajn problemojn, kiuj ne konformas al stilogvido.
La priskribo de la problemo troviĝas ĉi tie. Bonvolu ŝanĝi la enhavon por plibonigi la artikolon. |
Rapidaj faktoj UtahoState of Utah ...
Utaho State of Utah | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Ŝtata kromnomo: Beehive State (abeluja ŝtato) | |||||
Aliaj subŝtatoj de Usono | |||||
Oficiala(j) lingvo(j): | angla | ||||
Plej granda urbo | Salt Lake City | ||||
Ŝtatestro | Spencer Cox (ekde 4-a de januaro 2021) | ||||
Areo | 219.887 km² (13) | ||||
- Tero | 212.751 km² | ||||
- Akvo | 7.136 km² (3,25 %) | ||||
Loĝantaro (2020) | |||||
- Loĝantaro | 2.784.572 (34-a) | ||||
- Denso | 10,50 /km² (41-a) | ||||
Aliĝo | |||||
- Dato | 4-a de januaro 1896 | ||||
- Ordo | 45 | ||||
Horzono | MST: UTC-7/-6 | ||||
Latitudo | 37° N al 42° N | ||||
Longitudo | 109° 3′ U al 114° 3′ U | ||||
Larĝeco | 565 km | ||||
Longeco | 435 km | ||||
Alteco | |||||
- Plej alta | 4.126 m | ||||
- Meza alteco | 1.860 m | ||||
- Plej malalta | 664 m | ||||
Mallongigoj | |||||
- USPS | UT | ||||
- ISO 3166-2 | US-UT | ||||
Retejo | www.utah.gov | ||||
Fermi
Post la morto de Joseph Smith, la fondinto de Mormonismo, Brigham Young gvidis sian popolon okcidenten, kaj fine al Valo Sallaga en 1847. La ĉefa obstaklo al ŝtatiĝo estis poligamio, kiun la eklezio fine rezignis. En 1863 estis malkovrita arĝento, kio kunkaŭzis allogon de multaj ne-mormonoj. Sed ankoraŭ nuntempe du trionoj de la ŝtata loĝantaro estas mormonoj kaj la ŝtato restis konservativa.
La unua trakontinenta fervojo en Nordameriko kompletiĝis en 1869, kiam la konstruekipoj de ambaŭ flankoj renkontiĝis ĉe Promontory Point kaj enbatis oran najlon.