Nacia Parko Los Nevados
From Wikipedia, the free encyclopedia
La Nacia Parko Los Nevados (en hispana Parque Nacional Natural de Los Nevados), estas nacia parko en la Centra Montaro de la Andoj de Kolombio. Ĝi fondiĝis en jam ekzistinta nacia parko fare de la kolombia registaro en 1985. Tiu Parko kovras areon de 58,000 hektaroj (580 km2) totale,[1] inklude la nordorientan parton de Kindio.
Nacia Parko Los Nevados | ||
---|---|---|
nacia parko [+] | ||
Lando | Kolombio | |
Supermara alteco | 4 092 m [+] | |
Koordinatoj | 4° 48′ 0″ N, 75° 22′ 0″ U (mapo)4.8-75.366667 [+] | |
Akvokolektejo | 614,34 km² (61 434 ha) [+] | |
Areo | 614,34 km² (61 434 ha) [+] | |
Nacia Parko Los Nevados | ||
Vikimedia Komunejo: Parque Nacional Natural de los Nevados [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
Ĝi estas la ĉefa loko de la nacia arbo kaj simbolo de Kolombio, nome la kindia vaksopalmo (Ceroxylon quindiuense), same kiel de ampleksa vario de alia flaŭro kaj faŭno (kelka endanĝerita), ĉiu el kiu estas protektita laŭ la statuso de la nacia parko. La parko kaj la najbara urbo Salento estas inter plej popularaj turismaj allogoj en Kolombio.
La 5 300 m alta vulkano Nevado del Ruiz dominas Los Nevados. La neaktiva vulkano Nevado del Kindio estas 4 760 m alta.
El 55 protektitaj areoj en Kolombio,[2] Los Nevados estas la tria plej vizitata en 2009, kun 50,045 vizitantoj. Plej vizitata estis la Nacia Parko Koraloj Rosario kaj San Bernardo sekve de la Nacia Parko Tajrona.[3]