From Wikipedia, the free encyclopedia
Naŭsika el la Venta Valo (japane: 風の谷のナウシカ [kaze no tani no nauŝika]) estas mangao de Mijazaki Hajao, publikita ekde 1982 en la magazino Animage monthly en Japanio.
"Naŭsika el la Venta Valo" | |
---|---|
animea filmo • movbilda filmo | |
Originala titolo | 風の谷のナウシカ [Kaze no Tani no Nauŝika] |
Produktadlando | Japanio |
Originala lingvo | japana lingvo |
Kina aperdato | 11 mar. 1984 |
Daŭro | 116 minutoj |
Ĝenro | animeo |
Reĝisoro(j) | Mijazaki Hajao |
Produktisto(j) | Isao Takahata |
Scenaro | Miyazaki Hayao • Kazunori Itō |
Muziko de | Hisaiŝi Ĝo |
Produktinta firmao | Studio Ghibli |
Honorigoj | Ōfuji Noburō Award |
IMDb | |
Mijazaki Hajao adaptis ĝin en samnoman animacian filmon. La filmo aperis en 1984 en la japanaj kinejoj. Li ricevis la premion "Noburo Ofuĝi" de premi-serio "Majniĉi" en 1984. La sukceso de ĉi tiu filmo permesis al li en 1985 krei la Studion Ghibli, kune kun sia kolego Takahata Isao.
La reĝisoro de la animeo estis Mijazaki Hajao. La muzikon por tiu filmo komponis Hisaiŝi Ĝo.
La rakonto okazas en fantasta, sciencfikcia mondo damaĝita de la homaro, en kiu grandegaj insektoj reĝas kaj la restintaj homoj survivas nur en specialaj lokoj, ĉiam minacitaj de venenaj fungoj.
La princino Naŭsika estas tre ŝatata inter la loĝantoj de la "Venta Valo", ĉar ŝi ĉiam provas helpi al ĉiuj. Kiam ŝia Venta Valo iĝas okupita de la Torumekia Armeo, granda aventuro komenciĝas, dum kiu ŝi ekkonas la verecon pri la mondo en kiu ŝi vivas. Kiam la katastrofo komenciĝas, kiu minacas estingi la homaron, ŝi finfine vidas nur unu vojon por savi la homojn – oferi sian propran vivon.
La filmo "Naŭsika el la Venta Valo" aperis en 1984 en Japanio en la kinoj kaj fondis la famon de Hajao Mijazaki. Ĝi aperis en 1984 ankaŭ en LD (laserdisko), kaj dum multaj jaroj estis konata kaj fama nur en Japanio. Post 2004 estis tradukita (per sinkrona voĉtraduko) en multajn lingvojn kaj aperis en DVD.
lingvo | titolo | signifo | |
angla | Nausicaä of the Valley of the Wind | Naŭsika de la Valo de la Vento | |
ĉeĥa | Naušika z Větrného údolí | Naŭsika el (la) Venta valo | |
franca | Nausicaä de la vallée du vent | Naŭsika de la valo de la vento | |
germana | Nausicaä aus dem Tal der Winde | Naŭsika el la Valo de la Ventoj | |
hispana | Nausicaä del Valle del Viento | Naŭsika de la Valo de la Vento | |
itala | Nausicaä della Valle del Vento | Naŭsika de la Valo de la Vento | |
japana | 風の谷のナウシカ | Naŭsika de (la) Valo de (la) Vento | |
kroata | Nausikaja iz vjetrovite doline | Naŭsika el (la) venta valo | |
minnana | Hong-kok ê Nausika | Naŭsika de (la) Vento-Valo | |
normĉina | 风之谷 | (la) Valo de (la) Vento | |
pola | Nausicaä z Doliny Wiatru | Naŭsika el (la) Valo de (la) Vento | |
rusa | Навсикая из долины Ветров | Naŭsika el (la) valo de (la) Ventoj | |
sveda | Vindens krigare | batalantoj de la vento |
En 1990 en Japanio ankaŭ kolorplena kvar-voluma filmkomikso pri "Naŭsika el la Venta Valo" aperis, eldonita de Tokuma Shoten.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.