La naŭ astroj (sanskrite नवग्रहाः, IAST: Navagrahāḥ) estas naŭ ĉielaj astroj kaj diaĵoj kiuj influas la homan vivon sur la Tero, laŭ hinduismo kaj la hindua astrologio.[1] La termino devenas de la sanskritaj nava (sanskrite नव, «naŭ») kaj grahāḥ (sanskrite ग्रह, «planedo»). Notu, ke la Tero, Urano, Neptuno kaj Plutono ne aperas inter la naŭ astroj.[2] Tamen, la Suno kaj la Luno estas inter la naŭ.

Thumb
Navagraha, verko de Raĝa Ravi Varma (suno videblas ĉe la centro)

En astrologio, la termino planedo, origine uzata nur por la kvin planedoj videblaj per nuda okulo, ne inkluzivis la Teron. La signifo de la termino poste plilarĝiĝis, precipe dum la mezepoko, kaj inkluzivis la sunon kaj la lunon (foje nomataj «lumoj»); do la planedoj iĝis sep. La sep tagoj de la semajno en la hindua kalendaro respondas al la sep klasikaj planedoj kaj la nomoj en la lingvoj de la hinda subkontinento plejparte sekvas ĉi tiun regulon. Plejparte de la hinduaj temploj tra la mondo oferas lokon por adori la naŭ astrojn.

Planedoj, ĉielaj korpoj kaj lunaj nodoj

Pliaj informoj N., Bildo ...
Navagrahāḥ:[1]
N. Bildo Nomo Okcidenta ekvivalento Semajntago
1. Surja, Aditja Suno Dimanĉo
2. Ĉandra, Soma Luno Lundo
3. Mangala Marso Mardo
4. Budha Merkuro Merkredo
5. Bṛhaspati, Guruo Jupitero Ĵaŭdo
6. Ŝukra Venuso Vendredo
7. Ŝani Saturno Sabato
8. Rahu Supreniranta nodo de la Luno
9. Ketu Malsupreniranta nodo de la Luno
Fermi

Karnatika muziko

Mutusvami Dikŝitar, karnatika muzikisto el suda Barato, komponis la Navagraha Kritis kiel laŭdo de la naŭ astroj.[3] Ĉiu kanto estas preĝo al unu el la naŭ planedoj. La sahitja (kantoteksto) de la kantoj reflektas profundan scion de la ŝastroj mantro kaj ĝotiŝa.  

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.