![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/0/05/M%25C3%25ADsto_-_severn%25C3%25AD_strana_n%25C3%25A1vsi.jpg/640px-M%25C3%25ADsto_-_severn%25C3%25AD_strana_n%25C3%25A1vsi.jpg&w=640&q=50)
Místo
municipo en la distrikto Chomutov de Ĉeĥio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Místo (germane Platz) estas municipo de Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Chomutov. Vivas ĉi tie 424 loĝantoj (2024). En Místo mem vivas ĉirkaŭ 350 loĝantoj. La vilaĝo situas en Ercmontaro en supermara alteco ĉirkaŭ 575 metroj. Ĝi estiĝis en la unua duono de la 16-a jarcento kiel minista domaro. La minado de ercoj iom post iom perdis en sia signifo kaj plimulto de loĝantoj komencis dediĉi sin al agrikulturo. Post fino de la Dua Mondmilito devis el la vilaĝo foriri absoluta plimulto de la devenaj germanaj loĝantoj, kiuj estis anstataŭigitaj de almigrintoj el diversaj partoj de Ĉeĥoslovakio. Al Místo apartenas ankaŭ partoj Blahuňov kaj Vysoká Jedle.
Rapidaj faktoj Ŝtato, Regiono ...
Místo | |
germane Platz | |
municipo | |
La norda flanko de vilaĝlaco | |
Oficiala nomo: Místo | |
Ŝtato | ![]() |
---|---|
Regiono | Regiono Ústí nad Labem |
Distrikto | Distrikto Chomutov |
Administra municipo | Chomutov |
Historiaj regionoj | Bohemio, Sudetio |
Montaro | Ercmontaro |
Situo | Místo |
- alteco | 576 m s. m. |
- koordinatoj | 50° 26′ 50″ N 13° 16′ 03″ O (mapo) |
Areo | 13,45 km² (1 345 ha) |
Loĝantaro | 424 (2024) |
Denseco | 31,52 loĝ./km² |
Unua skribmencio | 1549 |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
Poŝtkodo | 430 01 ĝis 431 58 |
NUTS 3 | CZ042 |
NUTS 4 | CZ0422 |
NUTS 5 | CZ0422 563242 |
Katastraj teritorioj | 3 |
Partoj de municipo | 3 |
Bazaj setlejunuoj | 3 |
Situo enkadre de Ĉeĥio
| |
![]() | |
Retpaĝo: www.obec-misto.cz | |
![]() | |
Fermi
La najbaraj municipoj de la setlejo estas Málkov, Kadaň kaj Výsluní.