komunumo de Svislando From Wikipedia, the free encyclopedia
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Mägenwil (stacidomo). |
Mägenwil | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Argovio |
Distrikto | Baden |
Koordinatoj | 47° 24′ 50″ N 8° 14′ 0″ O (mapo) |
Areo | 3,48 km² |
Alteco | 423 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 5506 |
Komunumkodo | 4032 |
Mägenwil estas urbo komunumo en la distrikto Baden de Kantono Argovio, Svislando. Ĝi havis 1841 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.
La komunumo Mägenwil situas proksimume 5 kilometrojn oriente de la urbo Lencburgo en la sudo de ebena regiono, kiu nomiĝas Birrfeld. Al la komunumo apartenas krom Mägenwil mem ankaŭ la vilaĝo Eckwil, kiu intertempe komplete kunkreskis kun Mägenwil.
En la sudo de la komunumo teritorio limigiĝas per la norda deklivo de la montoĉeno Wagenrain. Tie troviĝas pluraj malnovaj kalkŝtonminejoj kun ŝtonformaĵoj el la epoko de la triaso.
La komunumo Mägenwil limas den nordo al Birrhard, en oriento al Wohlenschwil, en sudo al Hägglingen, en okcidento al Othmarsingen, kaj en nordokcidento al Brunegg.
Mägenwil disponas pri stacidomo ĉe la fervojlinio de Araŭo tra Lencburgo kaj la Heitersberg-Tunelo al Zuriko. Poŝtaŭtolinio konektas la komunumon kun Baden, kaj krome cirkulas loka buso al Lencburgo.
La komunumo disponas pri propra alveturejo al la svisa aŭtovojo A1 de Ĝenevo tra Berno kaj Zuriko al Sankt-Galo kaj nur 2 kilometrojn sudoriente troviĝas la disbranĉiĝo Birrfeld, kie deflankiĝas la svisa aŭtovojo A3 al Bazelo.
La unua dokumenta mencio de Mägenwil datiĝas el la jaro 924 kiel Maganwilare, Eckwil estis menciita la unua fojon en la jaro 1273 kiel Echwile.
En mezepoko Mägenwil apartenis al la Grafoj de Kiburgo kaj transiris en la jaro 1273 al la posedaĵo de la Habsburgoj, kiuj heredis la havaĵojn de la formortintaj kiburgoj. Kiam en la jaro 1415 la Svisa Ĵurkomunumo konkeris Argovion, Mägenwil estis atribuita al la subvoktejo Büblikon de la Libera Distrikto, tio estis teritorio komune regata de la membroj de la svisa ĵurkomunumo. En la jaro 1529 la vilaĝo estis reformigita, sed post la malvenko de la protestantoj en la 2-a Milito de Kappel de la jaro 1531 ĝi estis rekatolikigita. Post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 la komunumo dum kvin jaroj apartenis al la Kantono Baden. Per la restaŭracio de la jaro 1803 la komunumo estis atribuita al la distrikto Baden de la nova Kantono Argovio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.