My, biełarusy
From Wikipedia, the free encyclopedia
My, biełarusy (beloruse: Мы, беларусы; My, Biełarusy; ruse: Мы, белорусы; "Ni, belorusoj") estas la nacia himno de Belorusio kun la oficiala nomo la Ŝtata himno de la Respubliko Belorusio (beloruse: Дзяржаўны гімн Рэспублікі Беларусь, ruse: Государственный гимн Республики Беларусь)[1]
Мы, беларусы | ||
---|---|---|
My, belarusy | ||
Ni, belorusoj | ||
nacia himno | ||
lando | Belorusio | |
kantoteksto | Miĥas Klimkoviĉ, 1944 | |
muziko | Nescer Sakaloŭski, 1944 | |
ekde | 1955 (melodio) 2002 (teksto) | |
muzika ekzemplo | ||
"My, biełarusy"
Ĉu la aŭdigo ne funkcias? Eble helpos la paĝo "media help" (en la angla). | ||
Originale ĝi estis uzata de la 24-a de septembro 1955 kiel oficiala himno de BSSR, kun melodio komponita de Nescer Sakaloŭski kaj teksto verkita de Miĥas Klimkoviĉ. Post la disfalo de Sovetunio en Belorusio estis ludata nur melodio, sen vortoj. Poste estis aranĝita konkurso pri nova teksto kaj muziko, kaj fine, je la 2-a de julio de 2002 la prezidanto de Belorusio Aleksandro Lukaŝenko per sia ukazo N350 oficialigis la saman melodion kun teksto modifita fare de Klimkoviĉ kaj Uladzimir Karizna. El la teksto estis forigitaj i.a. vortoj pri komunismo, Rusio kaj Lenino.