Muzikalo
teatraĵo konsistanta el kantoj, muzikoj, aktorado, kaj dancoj / From Wikipedia, the free encyclopedia
Muzikalo (muzikteatraĵo, duonopero aŭ muzika komedio) estas tipo de teatraĵo aŭ filmo, kiu kombinas muzikon, kantojn, parolatan dialogon kaj dancon. Ĝi konsideriĝas ĝenro de muzika teatro. La emocia enhavo de la verko – humuro, patoso, amo, kolero – plie la rakonto mem, komunikiĝas per la vortoj, muziko, movado kaj teknikaj aspektoj de la amuzaĵo, kiel tuto.
Muzikaloj prezentiĝas tutmonde. Ili eble prezentiĝas ĉe grandaj teatroj, kiel multekostaj prezentaĵoj en la West End de Londono kaj Broadway de Novjorko, aŭ ĉe pli malgrandaj "franĝo-teatroj," "ekster-Broadway" aŭ regionaj teatroj, per turneantaj trupoj, aŭ per diletantaj grupoj ĉe lernejoj, teatroj kaj aliaj prezentejoj. Krom Britio kaj Usono, estas vervaj muzikalaj okazejoj en Germanio, Aŭstrio, Filipinoj, Francio, Kanado, Japanio, Orienta Eŭropo, Aŭstralio kaj aliaj landoj.
Iuj famaj muzikal-verkoj inkluzivas la jenon:
- My Fair Lady (Mia bela sinjorino)
- Oklahoma! (Oklahomo!)
- Die Dreigroschenoper
- The Sound of Music (La sono de muziko)
- Violonisto sur la tegmento
- The Fantasticks
- The King and I (La reĝo kaj mi)
- Gentlemen Prefer Blondes (1953)
- High Society (Alta socio, 1956)
- West Side Story (Rakonto de la Okcidenta Flanko, 1961)
- Joseph and the Amazing Technicolor Dreamcoat (Jozefo kaj la mirinda buntkolora revmantelo)
- Cats (Katoj)
- Hair (Hararo)
- Ĉikago
- The Phantom of the Opera (La fantomo de la operejo)
- Les Misérables (La mizeruloj)
- Jesus Christ Superstar
- Rocky Horror Picture Show
- Rent
- Grease
- The Producers (La prezentistoj)
- El hombre de La Mancha (La viro de La Manĉa, Don Kiĥoto)
- The Lion King (La leona reĝo)
- Beauty and the Beast (Belulino kaj la bestaĉo)
- Hamilton