From Wikipedia, the free encyclopedia
High Society (Alta Societo) estas usona muzikala komedia filmo de 1956 reĝisorita de Charles Walters kun ĉefaj geaktoroj Bing Crosby, Grace Kelly, kaj Frank Sinatra. La filmo estis produktorita de Sol C. Siegel por Metro-Goldwyn-Mayer, kaj filmita per VistaVision kaj Technicolor, kun muziko kaj vortumado de Cole Porter. Ĝi estis bazita sur la teatraĵo The Philadelphia Story (Filadelfia Historio) de Philip Barry, en kiu estis aktorinta Katharine Hepburn. La scenaro estis verko de John Patrick, kaj laŭ ĝi la filmo temas pri sukcesa populara ĵaz-muzikisto kiu klopodas rekapti la amon de sia eks-edzino, kiu estas edziniĝonta al alia viro. La ĵaz-muzikisto trafas aldonan konkurencon el ĵurnalisto, kiu same enamiĝis de la eks-edzino, kiu tiam devas elekti inter tri tre diferencaj viroj. High Society estis la lasta filma apero de Grace Kelly, antaŭ iĝi edz-princino de Monako.
High Society | |
---|---|
filmo | |
Originala titolo | High Society |
Originala lingvo | angla lingvo |
Kina aperdato | 1956 |
Ĝenro | romantika komedio, komedio pri ripeta geedziĝo, muzika filmo |
Kameraado | Paul Vogel |
Reĝisoro(j) | Charles Walters |
Produktisto(j) | Sol C. Siegel |
Scenaro | John Patrick |
Filmita en | Los-Anĝeleso |
Loko de rakonto | Rod-Insulo |
Muziko de | Cole Porter |
Rolantoj | Bing Crosby • Grace Kelly • Frank Sinatra • Celeste Holm • John Lund • Louis Calhern • Louis Armstrong • Margalo Gillmore • Sidney Blackmer • Barrett Deems • Richard Garrick |
Produktinta firmao | Metro-Goldwyn-Mayer |
IMDb | |
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.