Muzeo pri Historio de Polaj Judoj
muzeo fondita en 2005 en Varsovio / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Muzeo pri Historio de Polaj Judoj (pole Muzeum Historii Żydów Polskich) estas muzeo estanta mezurbe de Varsovio kaj dokumentanta plurjarcentan historion de judoj en Pollando. Ĝi troviĝas rekte ĉe la Strato de Ludoviko Zamenhof en Varsovio.
Muzeo pri Historio de Polaj Judoj | |||
---|---|---|---|
Muzeum Historii Żydów Polskich | |||
Juda muzeo muzea konstruaĵo | |||
Lando | Pollando vd | ||
Situo | Varsovio | ||
Adreso | Mordechaja Anielewicza ul. 6 | ||
Situanta sur | Mordechaja Anielewicza Street | ||
Konstrustilo(j) | postmoderna arkitekturo vd | ||
Arkitekto(j) | Rainer Mahlamäki • Ilmari Lahdelma vd | ||
Estiĝo | 2005 | ||
Malfermo | 19-a de aprilo 2013 | ||
Direktoro | Dariusz Stola • Andrzej Cudak • Jerzy Halbersztadt | ||
Koordinatoj | 52° 14′ 58″ N, 20° 59′ 35″ O (mapo)52.24944444444420.993055555556 | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 450 000 | ||
Retpaĝo | https://www.polin.pl/en | ||
La muzeo situas en konstruaĵo starigata en la jaroj 2009–2013 laŭ projekto de finnaj arkitektoj sub gvido de Rainer Mahlamäki, kiu ricevis la unuan premion en solvita en 2005 internacia arkitekta konkurso. Ĝi komencis agadon en nova sidejo aprile 2013, kaj la ĉefa ekspozicio estis malfermita oktobre 2014. La muzeon iniciatis Asocio de Juda Historia Instituto en Pollando (SŻIH) kaj ĝi agas danke de monhelpo transdonata de la pola registaro (Ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo), teritoria aŭtonomio (ĉefurbo Varsovio) kaj Ne-registara organizaĵo, kiu kolektis rimedojn de donacintoj el Pollando kaj eksterlande (SŻIH).
La 28-an de oktobro 2014 prezidentoj de Pollando kaj Israelo malfermis la ĉefekspozicion, kiu konsistas el 8 galerioj, kie prezentiĝas 1000-jara historio de la polaj judoj.
La muzeo realigas du funkciojn: de tradicia muzeo kaj kultur-eduka centro. Diference de Jad Vaŝem en Jerusalemo aŭ United States Holocaust Memorial Museum en Vaŝingtono ĝi ne koncentriĝas pri la dua mondmilito kaj holokaŭsto, sed priskribas kontribuon de judoj al la pola kulturo, scienco kaj ekonomio. Ĝi prezentas ilian historion ekde alveno en ĉ. 960 sur la polan teritorion de la unuaj judaj komercistoj kaj komencojn de juda setlado sur areo de la antaŭa Unua Respubliko (t.e. ankaŭ sur la nuna teritorio de Litovio, Belorusio, Ukrainio kaj okcidenta parto de Rusio) ĝis la nuntempa historio de la juda socio en la Tria Pola Respubliko.
Septembre 2014 la muzeo aldonis al sia nomo la vorton „Polin” („Pollando” en la hebrea lingvo), aludante al legendo pri apero de la unuaj judoj sur la polaj teritorioj.