Muzeo de la Pakistana Aerarmeo
muzeo ĉe Karaĉio, Sindo, Pakistano / From Wikipedia, the free encyclopedia
La Muzeo de la Pakistana Aerarmeo (urdue پاک فضائیہ عجائب گھر, pak fazaiya ajaaeb ghar) estas muzeo pri aerarmeo kaj parko kiu troviĝas proksime al Karsaz Flyover laŭlonge de bulvardo Ŝahrah-e-Faisal en urbo Karaĉio, en la provinco Sindo de Pakistano.[1]
Muzeo de la Pakistana Aerarmeo | |||
---|---|---|---|
urdue پاک فضائیہ عجائب گھر, pak fazaiya ajaaeb ghar | |||
angle Pakistan Air Force Museum | |||
Muzeo | |||
Aviadilo F-6, kun la naciaj flagoj de Pakistano kaj de Ĉinio. | |||
milita muzeo [+] | |||
Lando | Pakistano | ||
Provinco | Sindo | ||
Municipo | Karaĉio | ||
Koordinatoj | 24° 52′ 19″ N, 67° 5′ 51″ O (mapo)24.87267.0974 | ||
Publiko | Alirebla por la publiko | ||
|
|||
|
|||
Muzeo de la Pakistana Aerarmeo | |||
Vikimedia Komunejo: Pakistan Air Force Museum [+] | |||
En TTT: Oficiala retejo [+] | |||
[[Portalo:Oficiala retejo|Oficiala retejo]] | |||
Plimulto de la aviadiloj, armiloj kaj radaroj estas montritaj ekstere en apuda parko; tamen la muzea konstruaĵo enhavas ĉiujn gravajn batalintajn aviadilojn kiuj estis uzitaj de la Pakistana Aerarmeo. La muzeo eĉ gastigas la aviadilon Vickers VC.1 Viking, uzita de Mahometo Ali Ĝinah, la fondinto de Pakistano kaj de Folland Gnat el la Barata Aerarmeo, kiu batalis en urbo Pasrur en Pakistano dum la Barat-Pakistana milito de 1965. La ekspozicio inkluzivas skalajn modelojn de aviadiloj el la unua mondmilito, la dua mondmilito kaj kelkajn pli modernajn aviadilojn, kune kun fotaj galerioj de preskaŭ ĉiuj la eskadroj de la Pakistana Aerarmeo.[2]