From Wikipedia, the free encyclopedia
La Muzeo de Naturaj Sciencoj de Belgio (france Muséum des sciences naturelles de Belgique; nederlande Museum voor Natuurwetenschappen van België) estas muzeo de natura historio en la belga ĉefurbo Bruselo. Ĝi estis fondita en la jaro 1846, kaj apartenas al la Reĝa Belgia Instituto de Naturaj Sciencoj. La plej gravaj vidindaĵoj en la muzeo estas la fosiliaj skeletoj de Igvanodonoj, trovitaj en karbominejo en Bernissart. Tiuj skeletoj apartenas al la halo de dinosaŭroj, kiu estas la plej granda tia halo ekde 2007. Ankaŭ oni povas trovi la prahistorian kalkulilon de la Osto de Iŝango en la muzeo.
Muzeo de Naturaj Sciencoj | |||
---|---|---|---|
muzeo de natura historio | |||
Lando | Belgio vd | ||
Situo | Bruselo | ||
Poŝtkodo | 1000 | ||
Estiĝo | 31-a de marto 1846 | ||
Malfermo | 1846 | ||
Koordinatoj | 50° 50′ 12″ N, 4° 22′ 36″ O (mapo)50.83654654.3765602 | ||
| |||
Jaraj vizitantoj: | 398 241 (2023) | ||
Retpaĝo | https://www.naturalsciences.be | ||
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.