Muzeo Picasso (Parizo)
muzeo en Francio / From Wikipedia, the free encyclopedia
Muzeo Picasso, plennome Muzeo nacia Picasso-Parizo (france Musée national Picasso-Paris) situas en la tiel nomata Hôtel Salé situanta sur strato Thorigny en Parizo, Francio.
Musée national Picasso-Paris | |||||
---|---|---|---|---|---|
Musée Picasso | |||||
arta muzeo nacia muzeo | |||||
Lando | Francio | ||||
Regiono | Francilio | ||||
Situo | Quartier des Archives | ||||
Urbo | Parizo | ||||
Adreso | 5 rue de Thorigny 3-a arondismento de Parizo | ||||
Arkitekto(j) | Jean-François Bodin vd | ||||
Estiĝo | 1985 | ||||
Malfermo | 1985 | ||||
Direktoro | Laurent Le Bon | ||||
Koordinatoj | 48° 51′ 35″ N, 2° 21′ 45″ O (mapo)48.8597312.362439 | ||||
| |||||
Kolektoj | Pablo Picasso | ||||
Jaraj vizitantoj: | 629 312 (2019) | ||||
| |||||
Retpaĝo | www.museepicassoparis.fr | ||||
Ĝi enhavas verkojn de Picasso el ĉiuj epokoj kaj ĉiuj teĥnikoj, kvankam ĝia kolekto de skulptaĵoj estas aparte riĉa. La verkoj estis elektitaj en 1979 el tiuj posedataj de la familio Picasso kiel maniero pagi la heredaĵan imposton al la franca ŝtato kaj laŭ leĝo de 1968, kiu permesis pagi ĉi tiun imposton per artaĵoj anstataŭ mono (en la formo de donaĵo, latine datio in solutum). Post la morto de lia vidvino Jacqueline Picasso en 1990, okazis nova donaĵo.[1] Kun la tempopaso, la kolekto pligrandiĝis ankaŭ per akiroj kaj donacoj.
Pro longaj renovigaj laboroj jam en 2008-2009, ĉi tiu muzeo cedis grandajn grupojn da verkoj por portempa ekspozicio al eksterlandaj centroj, ekzemple la Muzeo Reĝino Sofia de Madrido. Tiamaniere oni kolektis financojn por la muzeo, oni diskonigis ĝian famon kaj oni evitis, ke tiaj gravaj verkoj restu konservataj neekspoziciataj dum jaroj.
En junio 2009, kaj koincidante kun parta malfermo de la muzeo, okazis ŝtelo de skizlibro de Picasso, taksita je 9 milionoj da eŭroj.
La muzeo jam renovigita estis denove malfermita en oktobro 2014, kun la ĉeesto de prezidanto François Hollande. Tiel finiĝis serio da polemikoj pri kosto kaj prokrastoj en la laboroj same kiel ŝanĝo en la estraro de la muzeo pridemandita de familianoj de Picasso. En 2016 Laurent Le Bon estis nomita prezidanto de la muzeo.[2]