From Wikipedia, the free encyclopedia
Mutobskuruloj (pole: Cichociemni) – soldatoj, partizanoj de Polaj Armitaj Fortoj en Okcidento operace paraŝutataj al okupata Pollando dum la Dua Mondmilito por neregula armita luktado kontraŭ la germana okupanto (Wehrmacht kaj specialaj unuoj de SS), organizado kaj instruo de la pola rezista movado.
Mutobskuruloj | ||
---|---|---|
specialcelaj fortoj | ||
Komenco | 16-a de februaro 1941 vd | |
Lando(j) | Pollando vd | |
Al la soldatservo en okupata Pollando volontule anonciĝis 2613 kandidatoj. Instruado okazis laŭ standardoj de SOE (Special Operations Executive) de la britaj taĉmentoj de paraŝutistoj. Kun pozitiva rezulto finis ĝin 606 personoj, por malsuprensalto estis direktitaj 579. Al Pollando trafis 82 flugoj, dum kiuj oni kontrabandis 344 personojn, en tio 316 soldatojn-obskurulojn (en Pollando estis nomataj "birdetoj").
Komence ili forflugis de bazo apud Londono, kaj de 1944 de Brindisi en Italio. Mutobskuruloj plifortigis strukturojn de Pola Enlanda Armeo.
La unua salto Pollanden okazis nokte de la 15-a/16-a de februaro 1941 en Dębowiec (distrikto Cieszyński). La aviada operaco havis kriptonomon "Adolphus". La lasta malsuprenĵeto okazis la 27-an de decembro 1944. Oni realigis ankaŭ du operacojn "Most" (Ponto), dum kiuj aliancanaj aviadiloj alteriĝis en okupata Pollando. Tiamaniere oni kontrabandis 28 civilajn kurierojn (kelkiuj el ili saltis kun mutobskuruloj), kvarpersonan britan militistan mision kaj hungaran radiotelegrafiston.
El 316 mutobskuruloj transportitaj al Pollando 103 pereis (ĉirkaŭ 30%), en tio 9 dum flugo aŭ elsalto, 84 pereis en batalo aŭestis murditaj de gestapo, 10 prenis venenon post aresto, kontraŭ 9 oni postmilite plenumis mortpunon surbaze de verdiktoj dum stalinisma periodo. El inter 91 mutobskuruloj, kiuj partoprenis en la ribelo de Varsovio, 18 pereis batale.
La 20-an de septembro 1940 generalo Władysław Sikorski, pere de sia filino Zofia Leśniowska, invitis kapitanon Maciej Kalenkiewicz al matenmanĝo. Post interparolo sekvis du decidoj de la Supera Komandanto: pri formigo de la unua pola paraŝutista unuo kaj urĝa pretigo de flugoj al Pollando. Oktobre 1940 komencis laboron novkreita en la Tria Staba Fako de Supera Komandanto kvinpersona speciala fakultato pri studoj kaj instruado de paraŝutista soldataro. Ĝia ĉefo iĝis diplomita subkolonelo Wilhelm Heinrich, oficiro de la antaŭmilita Dua Fako. Krom kapitanoj Górski kaj Kalenkiewicz ektroviĝis tie du oficiroj de aviado subkolonelo Stefan Olszewski kaj kapitano de navigado Lucjan Fijuth, kiu septembre 1939 komandis la 13-an observan skadron. La fako okupiĝis pri la principoj de aviada ligiteco kun Pollando, planoj de varbado kaj instruo de mutobskuruloj kaj kondiĉoj de longdistancaj flugoj Pollanden. Lige al la planoj krei aerdescendan armeon en venonta ĝenerala insurekcio oni prilaboris formigprincipojn de tiaj unuoj. Volontuloj al soldatservo en Pollando, post alveno en instruejon ĵuris kadre de Pola Enlanda Armeo, akceptis pseŭdonomojn kaj de tiu momento iĝis fakte soldatoj de Pola Subtera Ŝtato.
Oktobre 1940 kapitano Kalenkiewicz organizis la unuan paraŝutistan kurson en brita centro Ringway, apud Manĉestro. La dusemajnan instruon finis 12 partoprenantoj, el kiuj ĉiu kvarfoje saltis kun paraŝuto, en tio unufoje nokte.
La Sesa Staba Fako de Supera Komandanto alpaŝis al varbado kaj instruado de mutobskuruloj. Paralele oni komencis kursojn en Supera Milit-Lernejo kaj Lernejo de Spion-Oficiroj en Londono. Parto de la kursaj diplomitoj estus forflugonta al Pollando. En polaj unuoj oni komencis silentan varbadon. Inter alvenantaj volontuloj estis soldatoj de ĉiuj armiloj: sapeistoj, ligitecanoj, aviadilistoj kaj kavaliroj.
La 16-an de aŭgusto 1944 el Londono generalo Stanisław Tatar depeŝe informis Ĉefkomandanton Tadeusz Komorowski, ke 50 usonaj aviadiloj atendas nur sovetan konsenton por uzi apudfrontajn aerodromojn, kaj ke britoj decide kontraŭstaris al sendo de polaj paraŝutistaj taĉmentoj helpe al la ribelo de Varsovio.
Post la germana okupado de Pollando la mutobskuruloj sciis, ke Pollando estas nek libera, nek suverena, tial ekbatalis kontraŭ la dua soveta okupado de Pollando. Soveta NKVD kune kun pola Sekureca Ofico murdis 9 el ili, kaj arestis 36, kiujn forveturigis al Sovetunio.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.