reĝo de la Malia Imperio de la 14a jarcento From Wikipedia, the free encyclopedia
Musa la 1-a aŭ Mansa Musa (ĉ. 1280 – ĉ. 1337) estis la deka Mansa, kio tradukeblas al "Reĝo de Reĝoj" aŭ "Imperiestro", de la riĉa Imperio Malio de Okcidenta Afriko. Je tempo de la enpovigo de Musa, la Malia Imperio konsistis el teritorioj iam apartenanta al la Ganaa imperio en nuna suda Maŭritanio kaj en Melle (Malio) kaj la tujaj ĉirkaŭaj areoj. Musa tenis multajn titolojn, kiaj Emiro de Melle, Senjoro de Minejoj de Ŭangara, Konkeranto de Ganata, kaj almenaŭ dekduo da aliaj.[1]
Dum regado de Mansa Musa (1307 aŭ 1312 – al 37 aŭ 32?), la forto, potenco de Mali pintiĝis. Li konkeris mezan regionon de rivero Niger, du gravajn komercurbojn Timbuktuo kaj Gao, sud-Saharajn urbojn kiel Valata. Li konkeris eĉ saltroviĝejojn de Taghaza (pli norde), dum la orientajn limojn de la imperio ŝovis li ĝis tero de la hausoj. Mansa Musa okupis okcidente ŝtaton de Takrur kaj terojn de popoloj fulan kaj tukulor. Li sendis ambasadoron kaj agentojn al Maroko, Egiptio kaj aliaj landoj. Kiam li revenis el pilgrimo de Mekka en 1324, li setligis egiptajn sciencistojn en Timbuktuo kaj Gao.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.