From Wikipedia, the free encyclopedia
La muroj de Durrington estis laŭ la hodiaŭa esplora stato la plej granda ŝtonepoka setlejo en norda Eŭropo. La instalaĵo apartenas al la tiel nomata henĝo-monumentoj kaj situas en Wiltshire, en la Unuigita Reĝlando. La henĝo de la klaso II (laŭ Stuart Piggott) konsistas el ovalaj remparoj, kun fosaĵo. La ovalo grandas ĉirkaŭ 10 hektaroj kaj havas enirejojn en la sudoriento kaj nordokcidento. Intertempe la arĥeologoj, supozas ke minimume 300 konstruaĵoj staras sur la arealo. La instalaĵo estis konstruita dum la tempo de la neolitika noĉita ceramikaĵo.
Muroj de Durrington | ||
---|---|---|
arkeologia loko [+] | ||
Koordinatoj | 51° 11′ 33″ N, 1° 47′ 15″ U (mapo)51.1925-1.7875 | |
Muroj de Durrington | ||
Vikimedia Komunejo: Durrington Walls [+] | ||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La muroj de Durrington estas ekde la jaro 1986 kune kun la najbaraj instalaĵoj Stonehenge, Avebury kaj Asociaj Lokoj Monda Heredaĵo de UNESKO.
Vince Gaffney, arĥeologo de la Universitato de Birminghamo, kredis malkovri per radaresploroj de la instalaĵo ŝtonmetadon de entute 90 ŝtonoj, sub la remparo. La plej grandaj ŝtonoj havas altecon de 4,5 m. Dum pli novaj esploroj oni kalkulis ĉ. 200 ŝtonojn [1]. La ŝtonoj estis starigataj antaŭ ĉ. 4500 jaroj kaj formas la sudan finoceramikaĵon de granda kulta arealo. La ŝtona vico ŝajnas esti la plej granda megalita konstruaĵo, kiu malkovriĝis en Grandbritio.[2]
La instalaĵo apartenas al la plej grandaj instalaĵoj de tiu formoj. Nur la instalaĵo de Avebury estas konservita pli bone. (Wiltshire).
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.