Murhirundo
From Wikipedia, the free encyclopedia
La murhirundo (Delichon urbicum) estas migranta paserina birdo el la familio de hirundedoj (nome Hirundinidae).
Delichon urbicum | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Bildo de Murhirundo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Delichon nipalensis Linnaeus, 1758 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Natura arealo
| ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
La murhirundoj reproduktiĝas en tuta Eŭropo escepte de Islando, norda Afriko kaj mezvarma Azio; kaj vintrumas en subsahara Afriko kaj tropika Azio. Tiuj palearktisaj birdoj manĝas insektojn kiuj estas kaptataj dumfluge, kaj ili migras al klimatoj, kie flugantaj insektoj abundas.
Ĝi havas blunigrajn kapon kaj suprajn partojn, blankan pugon kaj ege purajn blankajn subajn partojn, malkiel multaj aliaj hirundoj, kiuj estas sube blankecaj, sed ne tiom puraj; ĝi troviĝas kaj en malferma kamparo kaj ĉe homaj setlejoj. Ĝi estas simila laŭ aspekto al la aliaj du specioj de la genro Delichon, kiuj estas ambaŭ endemismoj de orienta kaj suda Azio. Estas du akceptitaj subspecioj.[1]
Kaj la scienca kaj la ĉiutaga nomoj de la birdo rilatas al ties kutima uzado de homfaritaj strukturoj. Ĝi konstruas fermitan pokalforman neston el kotobuletoj sub kornicoj, aleroj aŭ similaj lokoj ĉe konstruaĵoj kutime en kolonioj, sed foje malpurigado sub la nestoj povas esti problemo.[1]
Ĝi estas ĉasata de la Alaŭdfalko (Falco subbuteo), kaj kiel ĉe aliaj birdoj ili suferas pro internaj parazitoj kaj eksteraj puloj kaj akaroj, sed ties granda teritorio kaj populacio kialas, ke la specio ne estas minacata tutmonde.[2] Ties proksimeco al homo estas ĝenerale akceptata kiel kaŭzo de kulturaj kaj literaturaj referencoj.[1][3][4][5]