Murdo de Solomon P. Sharp
From Wikipedia, the free encyclopedia
La murdo de Solomon P. Sharp, ankaŭ kromnomita tragedio de Beauchamp kaj Sharp aŭ tragedio de Kentukio (angle Beauchamp–Sharp Tragedy aŭ The Kentucky Tragedy), rilatas al la fama mortigo de la kentukia parlamentano Solomon P. Sharp fare de la juna juristo Jereboam O. Beauchamp en 1825. Beauchamp fakte estis admiranto de Sharp, ĝis kiam Sharp havis nelegitiman, mortnaskitan infanon kun virino nomita Anna Cooke[1] kaj firme neis sian patrecon. Beauchamp poste komencis amrilaton kun Cooke, kiu akceptis edziniĝi kun li kondiĉe, ke li mortigu Sharp. Beauchamp kaj Cooke edziĝis en junio 1824: frumatene de la 7-a de novembro 1825, Beauchamp murdis Sharp antaŭ ties domo en Frankfort (Kentukio).
Ĉi tiu artikolo estis Artikolo de la semajno! — Aliaj Artikoloj de la semajno |
Polica enketo rapide evidentigis, ke Beauchamp estis la murdinto. Li estis arestita en sia propra domo en Glasgow (Kentukio), kvar tagojn post la krimo. La juna viro estis formale procesita, akuzita kaj kondamnita je mortpuno per pendumo. Oni tamen konsentis al li prokraston, por ke li transskribu la kialojn de sia ago. Anna Cooke estis ankaŭ procesita kiel komplicino de la murdo, sed estis finfine absolvita pro manko de pruvoj. Ŝia amo por Beauchamp estis tamen tiel fervora, ke ŝi decidis resti en lia karcerĉambro, kie la geedzoj provis mortigi sin iom antaŭ la mortpuno per la trinkado de laŭdano. Tio tamen montriĝis malsukceso. Matene de la mortpuno, la geedzoj denove provis mortigi sin, tiufoje ponardante sin per tranĉilo, kiun Anna pasigis en la karcerĉambron. Kiam la karcergardistoj malkovris la geedzojn, ili hastigis Beauchamp al la pendumilo, kie li estis sukcese pendumita antaŭ sia verŝajna morto pro la ponardvundoj. Li fariĝis la unua persono, kiu estis leĝe mortpunita en la ŝtato Kentukio. Anna Cooke mortis pro siaj vundoj, iom post la pendumado de sia edzo. Konforme al ilia deziro, la kadavroj de la du amantoj estis enmetitaj en la saman ĉerkon, interbrakumante.
Kvankam Beauchamp celis antaŭ ĉio defendi la honoron de Anna Cooke, rapide aperis aliaj onidiroj, laŭ kiuj la krimo estis fakte subtenita de la politikaj kontraŭuloj de Sharp. Tiu parlamentano ja estris la partion favoran al la Nova Kortumo dum la polemiko inter la Malnova kaj Nova Kortumoj de Kentukio. Laŭ almenaŭ unu subtenanto de la Malnova Kortumo, Sharp propravole neis sian patrecon kaj false prezentis la filon de Anna Cooke kiel mulaton kaj filon de sklavino de la familio. Estis neniam konfirmite, ĉu Sharp faris tian deklaron aŭ ne. Laŭ la subtenantoj de la Nova Kortumo, tiu versio estis tute inventita por kolerigi Beauchamp kaj tiel kuraĝigi la murdon. La tragedio de Beauchamp kaj Sharp inspiris plurajn literaturajn verkojn, plej notinde la nefinitan Politian de Edgar Allan Poe kaj World Enough and Time de Robert Penn Warren.