municipo en orienta Latvio ekde julio 2021 From Wikipedia, the free encyclopedia
La distrikto > municipo Ludza (latve Ludzas novads) estas distrikto en orienta Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 en limoj de iama distrikto Ludza (latve Ludzas rajons, 1949-2009), krom paroĥo Nautrēni, transdonita al distrikto Rēzekne, per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 4 iamaj pli malgrandaj komunumoj: latve Ludzas novads, Ciblas novads, Kārsavas novads, Zilupes novads. La centro de la distrikto situas en Ludza.
municipo Ludza (Ludzas novads) | ||
municipo | ||
Ludza kastelruinoj | ||
|
||
Lando | Latvio | |
---|---|---|
Historia regiono | Latgalio | |
Ŝoseo | E22/A12 Rigo-Moskvo | |
- Ŝoseo | E262/A13 Vilnius-Pskovo | |
- Ŝoseo | P49 Kārsava-Ezernieki | |
Urboj | Ludza, Kārsava, Zilupe | |
Riveroj | Ludza, Rītupe | |
Areo | 2 411 km² (241 100 ha) | |
Loĝantaro | 21 777 (2021[1]) | |
Denseco | 9,03 loĝ./km² | |
Estiĝo | 2021 | |
Horzono | EET (UTC+2) | |
- somera tempo | EEST (UTC+3) | |
ISO 3166-2:LV | LV-058 | |
| ||
| ||
Vikimedia Komunejo: Ludza Municipality | ||
Retpaĝo: ludzasnovads.lv | ||
Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente Pskova provinco de Rusio, sude distrikto Krāslava, norde distrikto Balvi, kaj okcidente distrikto Rēzekne.
La teritorio de la distrikto estas loĝata ekde la Mezolitiko, 7-a jarmilo a.K. Fine de la Neolitiko (2-a jarmilo a.K.) en la teritorio vivis prahistoriaj baltoj triboj. Komence de la 13-a jarcento, la nuna teritorio de distrikto apartenis al la Latgalia lando Lotigola, verŝajne regata de Jersika ŝtato, en la 13-a jarcento la teritorio estis konkerita de Livonio. Post la kolapso de Livonio en la 1560-aj jaroj, ĝi venis al la pola Duklando Pārdaugava, poste sub rekta pola rego. En 1772, pro diviĝo de Pollando, la regiono venis sub la kontrolon de Rusia Imperio kaj unue estis inkluzivita en la Pskova provinco, poste en 1778 en la Polacka provinco, ekde 1796 en la Belorusia provinco kaj ekde 1802 en la Vicebska provinco. En 1918 la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.[2]
La plej granda parto de la distrikto situas en la norda parto de la Latgalia altmontaro (latve Latgales augstiene), kun plej altaj montetoj Rudavas 244 m, Pentjušu 226 m, Dangu 221 m. Nordokcidente ĉirkaŭ Salnava estas parto de la Adzele alteco de la Orienta Latvia malaltebenaĵo (latve Austrumlatvijas zemiene). Laŭ la orienta limo troviĝas la malaltebenaĵo Mudava.[3] La praroko konsistas el supra devonia dolomito kaj dolomitmarno. Mineraloj: dolomito (Malnava, Mediševa), argilo (Kārsava), gruzo (Vecslabada), dolĉakva kalkoŝtono, torfo (Peikstuļnīcas-Salas, Kreiču, Salinieku-Brieževkas kaj aliaj marĉoj). Grundoj - gazonaj podzoligitaj, gazonaj glejaj kaj marĉaj. Erozio de grundoj en altebenaĵoj. Arbaroj kovras proksimume trionon de la distrikta areo, marĉoj proksimume 7%.[2][4]
Averaĝa temperaturo: −7,5 °C en januaro, +17,5 °C en julio. Precipitaĵo 650 mm jare.[3]
Gravaj riveroj:
144 lagoj kun areo de pli ol unu hektaro, la plej granda - lagoj Cirma (12,6 km²), Lielais Ludzas (8,5 km²), Nirzas (5,6 km²).[2]
Distrikto Ludza havas 21 777 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 9 loĝantoj por kvadratkilometro.
N# | Setlejo | Statuso | Paroĥo | Loĝantaro (2021)[5][6] |
---|---|---|---|---|
1. | Ludza | Urbo | — | 7936 |
2. | Kārsava | Urbo | — | 2016 |
3. | Zilupe | Urbo | — | 1381 |
4. | Malnava | Vilaĝo | Malnavas | 323 |
5. | Martiši | Vilaĝo | Isnaudas | 322 |
6. | Pasiene | Vilaĝo | Pasienes | 286 |
7. | Tutāni | Vilaĝo | Cirmas | 282 |
8. | Mērdzene | Vilaĝo | Mērdzenes | 281 |
9. | Pilda | Vilaĝo | Pildas | 280 |
10. | Vecslabada | Vilaĝo | Istras | 279 |
Ludzas pilsēta, Kārsavas pilsēta, Zilupes pilsēta.
Blontu pagasts, Briģu pagasts, Ciblas pagasts, Cirmas pagasts, Goliševas pagasts, Isnaudas pagasts, Istras pagasts, Lauderu pagasts, Līdumnieku pagasts, Malnavas pagasts, Mežvidu pagasts, Mērdzenes pagasts, Nirzas pagasts, Ņukšu pagasts, Pasienes pagasts, Pildas pagasts, Pureņu pagasts, Pušmucovas pagasts, Rundēnu pagasts, Salnavas pagasts, Zaļesjes pagasts, Zvirgzdenes pagasts.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.