La distrikto > municipo Jelgava (latve Jelgavas novads) estas distrikto en suda Latvio. La distrikto estis kreita en 2021 en la lastaj limoj de iama distrikto Jelgava (latve Jelgavas rajons, 1949-2009), per unuiĝo de ekzistantaj en 2009-2021 2 iamaj pli malgrandaj komunumoj (latve Jelgavas novads, Ozolnieku novads). La centro de la distrikto situas en ŝtata urbo Jelgava, kiu mem ne estas parto de la distrikto.

Rapidaj faktoj Lando, Historia regiono ...
municipo Jelgava
latve Jelgavas novads
municipo
Thumb
Paca pagodo en Garoza
Thumb
Blazono
Lando Latvio Latvio
Historia regiono Zemgalio
Ŝoseo E77 Rigo-Eleja
 - Ŝoseo P97 Jelgava-Annenieki
 - Ŝoseo P103 Dobele-Bauska
 - Ŝoseo A9 Rigo-Liepāja
Riveroj Lielupe, Svēte, Iecava, Platone
Ĉefurbo Jelgava
Areo 1 604 km² (160 400 ha)
Loĝantaro 31 969 (2021[1])
Denseco 19,93 loĝ./km²
Estiĝo 2021
Horzono EET (UTC+2)
 - somera tempo EEST (UTC+3)
ISO 3166-2:LV LV-041
Thumb
Thumb
Fermi

Ĝiaj najbaraj distriktoj estas oriente distrikto Bauska, sude Litovia distrikto Šiauliai, norde distrikto Olaine kaj distrikto Mārupe, centre Jelgava kaj okcidente distrikto Dobele kaj distrikto Tukums.

Historio

La teritorio de la distrikto estas loĝata ekde la 2-a jarmilo a.K. En 10.-12. jarcento zemgalaj ŝtatoj ekzistis en distrikto. Batalado kun la krucistoj okazis dum la 13-a jarcento. La teritorio iĝis parto de Livonio,[2] en 1566-1795 ĝi estis parto de Duklando Kuronio kaj Zemgalio, post ĝi estis inkludita en la rusa Kurlanda provinco. En 1918, la distrikto estis inkludita en la Respubliko de Latvio.

Geografio

La norda parto de la distrikto situas en Riga sabla ebenaĵo de la Marborda malaltebenaĵo, la suda parto - en la Zemgalia ebenaĵo. Grundoj - gazonkarbonataj, gazonpodzoligitaj, tipaj podzoligitaj. Arbaroj kovris ĉirkaŭ triono de la teritorio. Mineraloj: dolomito (Kalnciems), argilo (Kalnciems, Tetele, Āne, Liberti), torfo (la plej grandaj torfejoj - marĉoj Kaigu purvs, Drabiņu purvs).[2]

Averaĝa temperaturo: -5,5  °C en januaro, +17  °C en julio. Precipitaĵo 500–600 mm jare.[2]

Tuta teritorio de la distrikto situas en la baseno Lielupe. Gravaj riveroj: Lielupe, Svēte, Iecava, Misa, Svitene, Sesava, Vircava, Platone.

Loĝantaro

Distrikto Jelgava havas 31 969 loĝantojn (2021) kaj la denseco estas 23,4 loĝantoj por kvadratkilometro.

Pliaj informoj N#, Setlejo ...
La plej grandaj setlejoj
N#SetlejoStatusoParoĥoLoĝantaro
(2021)[3][4]
1.OzolniekiVilaĝoOzolnieku4260
2.KalnciemsVilaĝoKalnciema1714
3.ElejaVilaĝoElejas1574
4.ĀneVilaĝoCenu1336
5.BrankasVilaĝoCenu930
6.LīvbērzeVilaĝoLīvbērzes889
7.NākotneVilaĝoGlūdas764
8.SvēteVilaĝoSvētes625
9.ZaļeniekiVilaĝoZaļenieku575
10.MežciemsVilaĝoJaunsvirlaukas568
Fermi

Administraj unuoj

Urboj (pilsēta)

Ne estas urboj en la distrikto.

Paroĥoj (pagasts)

Cenu pagasts, Elejas pagasts, Glūdas pagasts, Jaunsvirlaukas pagasts, Kalnciema pagasts, Lielplatones pagasts, Līvbērzes pagasts, Ozolnieku pagasts, Platones pagasts, Salgales pagasts, Sesavas pagasts, Svētes pagasts, Valgundes pagasts, Vilces pagasts, Vircavas pagasts kaj Zaļenieku pagasts.

Galerio

Referencoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.