![cover image](https://wikiwandv2-19431.kxcdn.com/_next/image?url=https://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ea/Moir%25C3%25A9_pattern.svg/langeo-640px-Moir%25C3%25A9_pattern.svg.png&w=640&q=50)
Muaro
From Wikipedia, the free encyclopedia
En matematiko, fiziko, optiko kaj grafikaj artoj, muara modelo aŭ muara aspekto[1][2] estas modelo de interfero formita kiam oni supermetas du kradojn de linioj, ĉu rektaj ĉu kurbaj, laŭ certa angulo[3] aŭ kiam tiuj kradoj havas granfojn iomete diferencajn.
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/c/cc/Moire.gif/320px-Moire.gif)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/e/ea/Moir%C3%A9_pattern.svg/220px-Moir%C3%A9_pattern.svg.png)
![Thumb image](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/4/4b/Moir%C3%A9_Pattern_at_Gardham_Gap_-_geograph.org.uk_-_184387.jpg/320px-Moir%C3%A9_Pattern_at_Gardham_Gap_-_geograph.org.uk_-_184387.jpg)
Tiu efekto montriĝas tre diverse. La linioj povas estis la tekstilaj fibroj de muara tolo (kiuj havigas sian nomon al la efekto), aŭ la simplaj linioj en la ekrano de komputilo. La homa vidkapablo kreas la iluzion de malhelaj kaj helajs bendoj horizontalaj, kiuj supermetiĝas al la fajnaj linioj kiuj reale estas kiuj formas la modelon. Pli kompleksaj muaraj aspektoj povas formiĝi per supermetado de kompleksaj figuroj faritaj el kurbaj linioj interplektitaj. Se ĉiu el la kradoj havas diferencan koloron, la muara modelo rezultinta estos el tria koloro, kiu povas esti nomata muara koloro.[3]