Mrinalini DEVI (denaske Babatarini, 1a de Marto 1874[1][2] – 23a de Novembro 1902[3]) estis tradukisto kaj la edzino de Nobel-premiita poeto, filozofo, aŭtoro kaj muzikisto Rabindranath Tagore. Ŝi devenis el la distrikto Jessor en nuntempa Bangladeŝo, kie ŝia patro laboris en bieno de Tagore. En 1883, estante nur naŭjaraĝa (laŭ tiama tiea kutimo), ŝi estis edzinigita al Tagore.

Rapidaj faktoj Persona informo, Familio ...
Mrinalini Devi
Thumb
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1872 (1872-11-30)
en Phultala Upazila
Morto 23-an de novembro 1902 (1902-11-23) (29-jaraĝa)
en Jorasanko Thakur Bari
Ŝtataneco Brita Raĝo Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Edz(in)o Rabindranath Tagore (18831902) Redakti la valoron en Wikidata
Infano Rathindranath Tagore (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
vdr
Fermi

Ili havis kvin filojn, du el kiuj mortis infanaĝe.[4]

Mrinalini Devi ne devis iĝi dommastrino tuj post la nupto. La patro de Tagore, nome Debendranath Tagore akceptis kaj ŝin kaj la edzinon de Hemendranath Tagore nome Kŝinatanu en la lernejo Loreto por instrui al ili la anglan. Li ankaŭ aĉetis por ili librojn, skribtabuljn kaj lernejajn uniformojn. Studinte ŝi tie dum unu jaro, Rabindranath nomumis Pandit Herambachandra Bidyaratna, kiel hejman tutoron, por instrui al ŝi Sanskriton. La filo de lia pli aĝa frato Birendranath nome Balendranath instruis al ŝi anglan, bengalan kaj sanskritan literaturojn. Mark Twain iĝis ŝia preferata verkisto.[5]

Notoj

Wikiwand in your browser!

Seamless Wikipedia browsing. On steroids.

Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.

Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.