ĉina filozofo From Wikipedia, the free encyclopedia
Mozio[1] (墨子, Mozi), ĉina filozofo, naskiĝis en 470 a.K (479 a.K) kaj mortis en 371 a.K (394 a.K). Lia reala nomo estas Modi (墨翟). Mozio aŭ Mojing estas ankaŭ la libro, kiun li verkis. La libro konsistas el 71 ĉapitroj sed nur 53 ĉapitroj el la 71 restas.
Tiu ĉi artikolo temas pri antikva ĉina filozofo. Mozio ankaŭ estas esperantlingva nomo de departemento de Francio, en la franca lingvo nomata Meuse, prononco laŭ sistemo IFA [møz]. |
Mozio | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
墨子 | ||
Naskiĝo | 2-an de januaro 2000 en Lu | |
Morto | 2-an de januaro 2001 (1-jaraĝa) | |
Lingvoj | ĉina vd | |
Loĝloko | Song vd | |
Ŝtataneco | Dinastio Zhou vd | |
Profesio | ||
Okupo | filozofo militinĝeniero inĝeniero vd | |
Laborkampo | Etiko, socia filozofio, politika filozofio, logiko kaj epistemologio vd | |
Filozofo | ||
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Li estis la ĉefa proponanto de filozofia skolo nomita laŭ li, Mohismo, Moismo aŭ Moziismo. Moziistaro estas grava grupo same kiel konfuceanoj antaŭ ol Dinastio Qin unuigis Ĉinion. Post la morto de Mozio, moziistaro disiĝis al du aŭ tri grupoj.
Moziismo kontraŭas konfuceismon kaj taoismon. Ĉefaj pensoj de moziimo estas Homamo (兼愛) kaj Neatako (非攻). Moziismo kontraŭas ankaŭ fatalismon, ĉar pro fatalo homo iĝas maldiligenta. Moziismo kontraŭas ankaŭ ceremonian muzikon kaj grandajn funebraĵojn, ĉar tio estas egoismo de regantaro. Krom tio, Mozio opiniis, ke vi dungu saĝulon sendepende de samsangeco kaj sociklaso. Tio estas moziisma egaleco. Moziismo estas utilismo. Moziismo havas dek ĉefajn aforismojn.
Dungu saĝulojn kaj maldungu saĝulojn. Tiam saĝuloj multiĝis. Ĉar popolo pensas, ke ni devas iĝi saĝaj. Saĝuloj kaj talentuloj estas trezoroj de lando
Se cent da homoj estas, cent da opinioj estas. Sed reganto devas samigi multajn opiniojn por teni la ordon. Por tio reganto devas iĝi modelo de popolo.
Ŝpari talentulojn kaj naturajn riĉfontojn estas multigi riĉaĵojn.
Grandegaj funebraĵoj konsumas nacian forton.
Ne ludu ceremonian muzikon. Ĉar ĝi kostas multajn monojn kaj multajn homojn.
Ne kredu fatalismon. Se oni kredas fatalismon, li iĝas maldiligenta. Oni klopodas ju pli multe, li povas vivi des pli riĉe
Dio estas gardisto de Homamo kaj Neatako.
Amu iun kiel vi amas vin. Amo de Konfuceismo estas nur amo al sia patro kaj sia reĝo. Tia amo estas Sinamo (別愛) kaj tia amo estas diskriminacia kaj okazigis batalon kaj militon inter landoj. Do Mozio opiniis, ke egaleca amo al homaro estas grava. Tia amo estas Homamo (兼愛) kaj ĝi estas amo, kiu oni amas sin kaj la alian samtempe. Monda profito naskiĝis en egaleco kaj monda perdo naskiĝis en diskriminacio.
Homo, kiu mortigis unu homon, nepre mortopuniĝas. Do kial generalo, kiu atakis alian landon kaj mortigis multajn homojn tie, ordeniĝas? Mozio kontraŭas agresmiliton. Kaj Mozio kontraŭas atakon sed li apogas defendon. Ĉar defendomilito okazas pro Homamo. Homamo de moziismo estas amo, ke oni amas sin kaj la alian. Legendo diras, ke moziistaro estas inĝenieraro por urbo-defendo kaj ĝi helpis malgrandan landon, kiun granda lando atakis.
Seamless Wikipedia browsing. On steroids.
Every time you click a link to Wikipedia, Wiktionary or Wikiquote in your browser's search results, it will show the modern Wikiwand interface.
Wikiwand extension is a five stars, simple, with minimum permission required to keep your browsing private, safe and transparent.